Mária Nagy
Mária Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1894 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de januaro 1982 (87-jaraĝa) en Bazelo |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Lajos Göllner (en) |
Edz(in)o | Emil Nagy |
Infanoj | István Vámosi Nagy (en) , Kristóf Nagy, Sandor Nagy (en) |
Okupo | |
Okupo | kulturhistoriisto filozofo instruisto |
|Mária NAGy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun la naskiĝa nomo Göllner Mária, laŭ la hungarsistema edzina nomo Nagy Emilné estis hungara filozofo, instruisto, antropozofo, kreinto de la hungara Valdorfa pedagogio.
Mária Nagy [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1894 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de januaro 1982 en Bazelo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mária Nagy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi doktoriĝis en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1918. Jam dum la 1-a mondmilito ŝi partoprenis en laboro de Ruĝa Kruco. Ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis 3 filojn. En 1924 ŝi parolis kun Rudolf Steiner, post 2 jaroj ŝi fondis rondon pri antropozofio, samtempe valdorfan lernejon. Ŝi fondis la unuan hungaran gazeton por malliberuloj. En 1933 la lernejo fermis, ĉar la germanaj pedagogoj estis revokitaj. Tamen Mária Nagy preskaŭ sekrete instruis plu. Dum la nazia erao ŝi kaŝigis homojn, ekzemple Sándor Török (verkisto). En 1946 kiel aktivulo de Ruĝa Kruco ŝi vojaĝis al Svislando, poste ŝi ne revenis pro la etendiĝanta komunismo. Ŝi prelegis ne nur en Bazelo, sed ankaŭ eĉ foraj landoj. En la 1970-aj jaroj ŝi paŝo post paŝo blindiĝis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az ókori szellem művelődésének geográfiai alapjai (1918)
- Küzdelem a Nagysárkányrend ellen (1939, 2012)
- A magyar ősvallás és a kereszténység (1941, 2003)
- Die Geige des Alten Moresch (1948)
- Dialog der Hemisphären (1963)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
- gimnazio "Göllner Mária" en Budapeŝto [2] Arkivigite je 2016-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
- fondaĵo "Göllner Mária"
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-09-03 per la retarkivo Wayback Machine
- germanlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
- [3] Arkivigite je 2016-03-30 per la retarkivo Wayback Machine