Márta Balázs
Márta Balázs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bleier Márta |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1927 en Szolnok |
Morto | 3-an de septembro 1994 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B parcella, 6. sor, 22. sírhely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis - medicino (–1951) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto patologo |
Márta Balázs [balAĵ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balázs Márta estis hungara internisto, gastroenterologo, patologo. Ŝia origina familia nomo estis Bleier ĝis 1936, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Kertész Tiborné ekde 1950.
Márta Balázs[1] naskiĝis la 12-an de decembro 1927 en Szolnok, ŝi mortis la 3-an de septembro 1994 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Márta Balázs devenis el juda familio, dum la nazia erao (1944) ŝi estis deportita. Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1951. Post la diplomo ŝi laboris en ĉefurbaj hospitaloj aŭ institutoj, ekzemple en malsanulejo ŝi estis ĉefkuracisto (1973–1984), en universitata instituto institutestro kun rango docento (1985–1994). Jam kiel emerito ŝi havis postenon en sanatorio inter 1992–1994. Intertempe en 1955 ŝi kompletigis sian diplomon per nekropsio, ŝi kandidatiĝis en 1971, ŝi doktoriĝis en 1989 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi edziniĝis en 1950, poste ŝi naskis 2 gefilojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1966-1993.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A vesemedence laphámrákjáról. (kunaŭtoro, 1961)
- Epeút-elzáródás okozta májelváltozások patomorfológiája. (disertaĵo, 1970)
- A colitis ulcerosa patomorfológiája, különös tekintettel a vastagbél-nyálkahártya sejtes elemeinek elektronmikroszkópos változására a betegség különböző stádiumaiban. (disertaĵo, 1987)
- Malignus cystosarcoma phyllodes. Kliniko-pathológiai áttekintés két eset kapcsán. Svastics Egonnal. (kunaŭtoro, 1994)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM43233 hungarlingva datenaro de muzeo