Márta Belényesi
Márta Belényesi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Belényesi Márta |
Naskiĝo | 8-an de marto 1921 en Debrecen |
Morto | 21-an de aprilo 2012 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1946) ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto etnografo ![]() |
Márta Belényesi [belEnjeŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Belényesi Márta estis hungara etnografo, historiisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Maksay Ferencné [makŝai], ŝiaj originaj familiaj nomvariantoj estis Belényesy, Belényessy.
Márta Belényesi[1] naskiĝis la 8-an de marto 1921 en Debrecen, ŝi mortis la 21-an de aprilo 2012 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Márta Belényesi maturiĝis en luterana gimnazio en Nyíregyháza en 1939, poste ŝi akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1946. Post la diplomo ŝi laboris en institutoj, inter 1951–1963 en etnografia muzeo, inter 1963–1976 en akademia instituto. En 1976 ŝi pensiuliĝis, tamen poste ŝi estis simpla laboristo ĝis 1987. Ŝia ĉeftemo estis la hungara kamparana vivo en la 14-a jarcento, krome ŝi prilaboris notojn de József Lengyel (verkisto). Ŝi edziniĝis en 1948 kaj en la sekva jaro ŝi naskis filon. Ŝi ricevis premion en 1960, stipendion inter 1989–1992.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Adatok a tanyakialakulás kérdéséhez. A „telek” és a magyar tanya középkori gyökerei. (1948)
- A földművelés fejlődésének alapvető kérdései a XIV. században. 1–2. (1954–1955)
- Der Ackerbrau und seine Produkte in Ungarn im 14. Jahrhundert. (1957)
- La culture temporaire et ses variantes en Hongrie au XVe siècle. (1967)