Márton Herczegh
Aspekto
Márton Herczegh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1936 en Kisújszállás |
Morto | 24-an de julio 1987 (51-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Reĝo Sankta Stefano ![]() |
Okupo | |
Okupo | botanikisto agronomo bredisto ![]() |
Márton Herczegh [herceg], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Herczegh Márton, estis hungara agronomo, plibonigisto. Lia familia nomvarianto estis Herczeg [herceg].
Márton Herczegh[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1936 en Kisújszállás, li mortis la 24-an de julio 1987 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Márton Herczegh maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1955, poste li akiris agronomian diplomon en Agrarscienca Universitato de Gödöllő 1960. Post la diplomo li laboris en agrikultura instituto en Martonvásár ĝis sia morto. Interrompe en 1961 li estis en universitato ĉe Hanojo. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1980 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis pri selekta plibonigado de la maizoj. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Élő képek Vietnamból. (1963)
- Heat Requirement for Germination of Maize at Low Temperatures. (1975)
- A kukorica hidegtörésének javítása nemesítéssel. (disertaĵo, 1979)
- Populációjavítás és vonal-előállítás. (1986)
Elektitaj plibonigaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Mv DC 502 (1966)
- Mv TC 596 (1972, la plej sukcesa)
- Mv SC 484 (1978)