Mátyás Hajnal
Aspekto
Mátyás Hajnal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de aprilo 1578 en ![]() |
Morto | la 28-an de majo 1644 en ![]() |
Okupo | |
Okupo | pastro ![]() |
Mátyás Hajnal [mAtjAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajnal Mátyás estis hungara katolika pastro, jezuita monaĥo, predikisto, instruisto.
Mátyás Hajnal[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1578 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Trnava en Slovakio), li mortis la 28-an de majo 1644 en Vieno (Habsburga Imperio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mátyás Hajnal aliĝis al la jezuitoj en Olmütz en 1598. Inter 1601-1607 li estis disĉiplo de Péter Pázmány en Graz, poste li pastriĝis. Li predikis kaj instruis en Olmütz (1610-1611), en Zagrebo (1612 kaj 1621), en Graz (1612-1615), Homonna (1618), Nagyszombat (1619), Vieno (1620). Li iĝis persona pastro de Miklós Esterházy (palatino) inter 1622 kaj 1643.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az Jesus szivet szerető sziveknek aytatossagara Szives Kepekkel Ki Formaltatott... (1629; 1932)
- Ki-tett Czégér. Melly-Alatt Fel-Talállya akárki is... (1640)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 3-a punkto)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)