Mírzá Músá
Mírzá Músá, titolita Áqáy-i-Kalím (?-1887) estis la sola vera frato de Bahá'u'lláh, signifante ke ili havis la saman patrinon. Shoghi Effendi nomis lin unu el la 19 Apostoloj de Bahá'u'lláh.
La vivo de Mírzá Músá estis tiel nedisigeble interligita kun tio de Bahá'u'lláh mem, ke sia vivo kaj fono spelugas la vivon kaj vojaĝojn de Bahá'u'lláh. Li estis integra parto de la korespondado inter Bahá'u'lláh kaj la bahaanoj. Li spertis la samajn enprizonigon, ekzilon, atakojn, kaj malhonorajn cirkonstancojn, kiujn Bahá'u'lláh kaj `Abdu'l-Bahá spertis. En la historio de la Bahaa Kredo, Mírzá Músá staras kiel lojala kaj tutfidela sekvanto ĝis la fino.
Bahá'u'lláh uzis Sian fraton Mírzá Músá kiel ekzemplon por montri Sian respektemon al la leĝo. Kiam oficiulo esprimis heziton puni unu el la sekvantoj de Bahá'u'lláh, kiu faris krimon, Li respondis:
"Diru al li, ke neniu en tiu ĉi mondo povas pretendi rilaton al Mi krom tiuj kiuj, en ĉiuj siaj faroj kaj sia konduto, sekvas Mian ekzemplon, tiamaniere ke ĉiuj popoloj de la tero estus senpovaj malebligi al ili fari kaj diri tion kio estas deca kaj akceptebla... Tiu ĉi frato de Mi, tiu ĉi Mírzá Músá, kiu devenas de la sama patrino kaj patro kiel Mi Mem, kaj kiu de sia plej frua infaneco akompanis Min, se li farus agon kontraŭe al la interesoj de la ŝtato aŭ religio, kaj sia kulpo estu pruvata sub via rigardo, plaĉus al Mi kaj Mi ŝatus vian agon, se vi ligus liajn manojn kaj ĵetus lin en la riveron droni, kaj malakceptus konsideri la propeton de iu ajn liaflanke." (Shoghi Effendi, God Passes By (Dio preterpasas), p. 133)
Familio
[redakti | redakti fonton]Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa ortografio ». |
Mírzá Músá havis du edzinojn. La unua estis Fáṭimih-Ṣulṭán Khánum. Ŝiaj infanoj estis:
- 1) Liqá'iyyih
- 2) Mírzá Majdi'd-Dín
- 3) 'Alí-Riḍá
La dua edzino estis Havva Khánum. Ŝiaj infanoj estis:
- 1) Kamál
- 2) Jamíl
- 3) Fu'ád
La filo de Mírzá Músá, Mírzá Majdi'd-Dín (m. 1955) iamtempe transskribis la Epistolojn de Bahá'u'lláh, sed finfine fariĝis "la plej timeginda malamiko de 'Abdu'l-Bahá, pro sia subtenado al sia kuzo kaj bofrato Mírzá Muḥammad `Alí, la ĉefrompanto de la Interligo de Bahá'u'lláh. Li estis tiu kiu legis la Kitáb-i-'Ahd de Bahá'u'lláh antaŭ la familio post la forpaso de Bahá'u'lláh. Mírzá Majdi'd-Dín edziniĝis al Samandíyyih (m. 1904/1905), filino de Bahá'u'lláh. Ili havis du infanojn: (1) Zarangíz kaj (2) Maryam. Ĉiuj idoj de Mírzá Músá fariĝis interlig-rompantoj.