Mónika Molnár
Aspekto
Mónika Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1975 (49-jaraĝa) en Hungario |
Lingvoj | hungara • Esperanto • itala |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1993–) ![]() |
Mónika MOLNÁR (naskiĝis la 28-an de julio 1975 en Hungario kaj pasigis sian infanecon wn Csepreg) estas hungara esperantistino kaj diplomita instruistino pri informadiko, la itala lingvo, itala literaturo, kinarto, esperantologio kaj interlingvistiko. Ŝi eklernis Esperanton en 1993. Ŝi nun - jam de multaj jaroj - loĝas en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Tie ŝi kunlaboras en la teamo de CDELI, ankaŭ kiel regula kursgvidanto, kaj instruas interalie Esperanton al infanoj en la lernejo "La Granda Ursino".
Distingoj
[redakti | redakti fonton]- 2018: Diplomo pri Elstara Agado
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- persona paĝo en la retejo Facebook, interalie kun aktualaj fotoj de la lernejo Grande Ourse (precipe esperante kaj france)
- Mónika Molnár en la Panteono de edukado.net (esperante)
- Lernejo Grande Ourse (france)