Möbisburg-Rhoda
Möbisburg-Rhoda estas urbokvartalo de Erfurto, Germanujo kun ĉ. 1100 enloĝantoj. Situante en alteco de inter 216 kaj 337 metroj kun etendiĝo de 8,03 km² ĝi ampleksas la vilaĝojn Möbisburg kaj Rhoda kiuj iĝis partoj erfurtaj en la 1950-a jaro.
Historio
[redakti | redakti fonton]Trovitaĵoj atestis ke eta montosprono super la valo de Gera, en la flua maŝo eosta/norda, jam prahistoriajn setlejojn havis. Ĝin protektis remparo (la nuna preĝejmonto de Möbisburg). Verŝajne la Frankoj kaj/aŭ la Liudolfidoj elfaris duan fortreson. Ruinoj de la mezepoka burgo konserviĝis ĝis la 18-a jarcento. La unua dokumenta mencio de Möbisburg estis en 1130. La burgo aperas endokumente sub la nomo Meinwartisburg. Antaŭkristanan sanktigon de la burgomonto daŭrigis kvazaŭ la preĝejo.[1]
Multaj legendoj svarmas pri la loka estiĝo. Relative kredebla estas unu pri turingia-franka reĝo Mer(o)wig (* ĉ. 329) en la rolo de burgostariganto.[2] De la burgo nur malmultaj restaĵoj troviĝas nun ĉe la kirko. Legende ankaŭ raportatas pri multaj trezoroj, ekz. pri droŝko el oro.[3]
Parton de la vilaĝo regis la grafoj de Gleichen, de Käfernburg, de Hatzfeld kaj de Keller. Ĉe la enireja portalo de la tombejo, kiu konstruiĝis en 1736, videblas la blazonrado majenca kaj mitro. Ambaŭ klarigas ke orientiĝo de la Möbisburg-anoj jam delonge estis en la direkto de Erfurto respektive Majenco. En la 1.7.1950 okazis la formala enkorpiĝo je Erfurto. Sed Rhoda de 1435 apartenis al Administradujo Wachsenburg: ĝi venis en 1640 al la dukujo Saksio-Gotao, en 1672 al Saksio-Gotao-Altenburg kaj en 1826 al Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. En 1813 la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a kaj princoj Karl kaj Albrecht de Prusio, vojaĝante Franclandon, tranoktis en Möbisburg en la domo Gromannsches Gutshaus.[4]
En la iama muelejo Rothsche Mühle admireblas nun potfarejo; la ekstero datumas de 1720. En 1995 oni malkovris en la mueleljo pentritaj tabulaj bretoj bildigantaj Jesuon kaj la kvar evangeliistojn. Ili bonege konserviĝis kaj estas barokaj.[5]
Gravis kaj gravas tie agrikulturo. Post la Dua mondmilito kreiĝis kolĥozo. De 1949 oni flegas apartan akrobataĵojn: ĉar tiujare estiĝis Möbisburger Sportverein havante gimnastikejon kaj kegloludejon. Sportaj agadoj publikaj tamen estiĝis jam en la 1896-a jaro. Vilaĝe estas ankaŭ la lernejo Thomas-Müntzer-Schule kaj granda infanĝardeno Möbisburger Kinderland estanta sub ŝirmado de la evangelia eklezio. Ĝuste antaŭ la kruciĝo en la direkto de Waltersleben videblas eksa taverno Zum grünen Tal kun kontraŭa fajrobrigadejo kaj iama urbodomo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉirkaŭremparo de Möbisburg kun preĝejo Sankta Denizo (kaj apuda paroĥestrejo de 1911)
- La protestantisma eta preĝejo Bona Paŝtisto en Rhoda estis starigita en 1708 (laŭ aserto de Galletti nur en 1714). Ties internon oni renovigis en 1983; sonorilo troviĝas en ueste situanta turo.
- bieno Borschittauisches Gut: feŭdaĵo de la grafoj de Gleichen kiun transprenis en 1789 la grafoj de Keller
- biendomo Gromannsches Gutshaus
- Soldata monumento: Ĉe la ĉefa strato estas ponto trans la rojo Walterslebener Bach antaŭ la iama vilaĝa lageto kiu estis superŝutita en 1921/22: de tiam troviĝas samloke monumento por falintaj soldatoj da ambaŭ Mondaj militoj kaj la Francia-Prusia Milito.
- subĉiela muzeo pri landlimŝtonoj (post la popoldomo Zur Forelle)
Kuriozaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Trafluas la vilaĝon rivero Gera estante de 1898 akvoprovizanto de la grandurbo Erfurto. En 1893 la magistratanoj akiris en tute 25 hektarojn da tereno por starigi akvejon.[6][7]
- En 2006 estiĝis altebenaĵare inter Möbisburg, Waltersleben kaj la federacia aŭtoŝoseo A 4 ventocentrala parko Windpark Möbisburg kun 11 grandegaj stacioj.[8]. Ili iomete baras liberan vidon en la malproksimon.
- La aperta naĝejo de Möbisburg estas statata sporta loko fama por la malvarma akvo.
- Tra Möbisburg kondukas Gera-biciklomigradvojo kaj Jakoba Vojo (disde Görlitz).
- Ĉe la faŭkoj Rhodaer Grund spekteblas la restoj de skisaltejo. Informas oni klarigoj sur apuda tabulo.
- Gastejoj en Rhoda nomiĝas: Rhodaer Grund, Waldhaus (kun bierfarejo!) kaj Zur Schuhleiste (en eksa ŝulistela fabriko). La eksa gastejo Zur Forelle servas nun kiel popoldomo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag, 2001, p. 183, ISBN 3-910141-43-9.
- ↑ Ludwig Bechstein: "Merwigsburg"
- ↑ Iam forĝisto, tajloristo kaj paŝtisto serĉis trezoron. Post trovo de tut-ora ĉaro, satano ordonis al la feliĉaj trovintoj ne diri ion al iu. Post ol ili ĉion diris al la edzinoj ili suferis strangoliĝon. De tiam videblas ĉekirke kvar kapoj de la kompatinduloj.
- ↑ privata paĝaro de Arno Beier kun faldfolieto
- ↑ mueleja historio
- ↑ "Wie kommt das Erfurter Mischwasser in die Leitung?" (SWE, kleriga laborfolio por lernantoj)
- ↑ "Wege des Erfurter Wassers." (SWE, 2018)
- ↑ Windpark Möbisburg