Măneuți
Aspekto
Măneuți | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Suceava | |
Alinome | Andrásfalva (hungare) | |
Komunumo | Frătăuții Vechi | |
Situo | 47° 54′ N, 25° 56′ O (mapo)47.89916666666725.925Koordinatoj: 47° 54′ N, 25° 56′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 365 m | |
Poŝtkodo | 727256 | |
Loĝantaro | 3.215 (2005) | |
Măneuți [məneucj] (hungare Andrásfalva) estas vilaĝo en Rumanio norde de Rădăuți. Ĝi situas proksime de la rivero Suceava. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj apartenas al komunumo Frătăuții Vechi.
Ĝi estis fondita apoge de Andreo Hadik kaj tial en 1806 ricevis lian nomon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝiaj loĝantoj estis rifuĝintoj post Siculicidium. Oni translokis ilin en 1941 en Bácska kaj 1944 en departemento Tolna kaj departemento Baranya, kaj sur la ĉirkaŭaĵon de Budapest en loĝejoj de elkoloniigitaj ŝvaboj. La reformita preĝejo de Măneuți estis konstruita en 1834 sur la loko de pli frua preĝejo. En 1909 ĝi pereis. Ĝi estis fama pilgrimejo. En 1930 Măneuţi havis 2 539 loĝantojn; 98 % el ili estis hungaroj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- János Pauer (23-a de decembro 1846 – Selmecbánya, 21-a de decembro 1904): juristo, inĝeniero pri minejoj.
- Ádám Sebestyén (Andrásfalva, ? 1921 – ?, 22-a de januaro 1996): etnografo.