Mohammad Saheb-Zamani
Aspekto
(Alidirektita el M. Saheb-Zamani)
Mohammad Saheb-Zamani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1931 |
Lingvoj | Esperanto • persa |
Ŝtataneco | Irano ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto psikologo tradukisto ![]() |
Mohammad SAHEB-ZAMANI, je plena nomo Mohammad Hasan Naser-eddin Saheb-Zamani (en persa: محمدحسن ناصرالدین صاحبالزمانی, mallongigita al M. Saheb-Zamani aŭ MHSZ, naskiĝis en 1931) estas irana esperantisto, honora membro de UEA ekde 1983 kaj de ILEI. Li estas aŭtoro de la plej ampleksa kaj efika perslingva Esperanto-lernolibro, La dua lingvo., kaj estas doktoro pri psikologio. Siatempe li lanĉis multajn Esperanto-kursojn en Teherana universitato. Aperas en listo kompilita de Ljubomir Trifonĉovski surbaze de enketo de LF-koop, pri 100 plej eminentaj Esperantistoj.[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- La dua lingvo, Esperanto-Persa lernolibro, d-ro Saheb-Zamani, eldonejo Atai, Teherano (2006) 524 paĝoj ĝi estas elŝutebla je http://MHSZ.blogfa.com (Arkivigite je 2010-01-16 per la retarkivo Wayback Machine).
- Hâfiz en 30 lingvoj (pri la mistika persa poeto Hafizo) tradukita Esperanten de William Auld & M.H. Saheb-Zamani, eldonejo Padideh, Teherano 1988. xxxvi+812p.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Ondo (2000:3). Arkivita el la originalo je 2014-02-17. Alirita 2007-01-21 .