Saltu al enhavo

Hafizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hafizo
Detalo de portreto el 18a-jarcenta persa manuskripto de La Divano
Detalo de portreto el 18a-jarcenta persa manuskripto de La Divano
Persona informo
خواجه شمس‌الدین محمد حافظ شیرازی
Naskiĝo 30-an de novembro 1324 (1324-11-30)
en Ŝirazo, Muzaffarids of Iran
Morto 30-an de novembro 1388 (1388-11-30) (64-jaraĝa)
en Ŝirazo,  Timuridoj
Tombo Tombo de Hafizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamosunaismosufiismo vd
Etno Persoj vd
Lingvoj persataĝikaaraba vd
Ŝtataneco Muzaffarids of Iran (en) Traduki
Timuridoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo حافظ vd
Okupo poeto
kantotekstisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Persio vd
Verkado
Verkoj The Divān of Hafez vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĥŭaĝeh Ŝams al-Din Muhammad Hafez-e Ŝirazi (perse خواجه شمس‌الدین محمد حافظ شیرازی, konata laŭ sia plumnomo Hafez[1] (perse حافظ, Ḥāfeẓ) aŭ Hafizo nask. en Ŝirazo inter 1310 kaj 1337 kaj plej verŝajne vivanta en 1325/26–1389/90)[2], estis mistika persa poeto, kiu "laŭd[is] la ĝuojn de amo kaj vino [sed] celis ankaŭ religian hipokriton".[3] Liaj kolektitaj verkoj estas konsiderataj kiel pinto de Perslingva literaturo kaj estas troveblaj en la hejmoj de plej multaj personoj en Irano, kiuj lernas liajn poemojn parkere kaj uzas ilin kiel proverboj kaj diraĵoj ĝisnune. Liaj vivo kaj poemoj estis temo de multaj analizoj, komentarioj kaj interpretado, influante la persan verkaron post la 14a jarcento pli ol ajna alia aŭtoro.[4][5]

Temoj de liaj gazaloj estas la amato, la fido, kaj la evidenta hipokriteco. Lia influo sur la vivoj de perslingvaj parolantoj povas troviĝi en "Hafez legaĵoj" (fāl-e hāfez, perse فال حافظ) kaj en la ofta uzado de liaj poemoj en persa tradicia muziko, bildarto, kaj persa kaligrafio. Lia tombo estas vizitata ofte. Adaptaĵoj, imitaĵoj kaj tradukoj de la poemoj de Hafizo ekzistas en ĉiuj ĉefaj lingvoj.

Hafizo estas plej bone konata pro la publikigo de lia Divano, kolekto de liaj survivantaj poemoj probable kompilita post lia morto. Liaj verkoj povas esti priskribitaj kiel "antinomisma"[6] kaj per la mezepoka uzo de la termino "teozofia"; la termino "teozofio" en la 13-a kaj 14-a jarcentoj estis uzata por indiki mistikismajn verkojn fare de "aŭtoroj inspiritaj nur de la islaman sanktaj libroj" (kiel distingita disde teologio). Hafizo unuarange verkis en la literatura ĝenro de lirika poeziogazaloj, kiu estas la ideala stilo por esprimi la ekstazon de la dia inspirado en la islama mistika formo de ampoemoj. Li estis Sufiano.[7]

Inter temoj de liaj gazaloj estas ĉefe la adorado al la amato, religia fido kaj ekspono de hipokrito. En siaj gazaloj, li traktas pri amo, vino kaj drinkejoj, ĉio prezentante religian ekstazon kaj liberemon el limigoj, ĉu laŭ la nuntempa senco de linereco aŭ laŭ la voĉo de la amanto.[8] Lia influo super persparolantoj aperas en devinado laŭ liaj poemoj (perse فال حافظ, iom simile al la romia tradicio de la Sortes Vergilianae cele al devinado per legado kaj interpretado de poemoj de la romia poeto Vergilio) kaj en la ofta uzado de liaj poemoj en la persa tradicia muziko, vidaj artoj kaj persa kaligrafio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Duoblaĵo ene de 19a-jarcenta kopio de la Divano de Hafizo. La dekstra bildo montras Hafizon proponanta sian verkon al mecenato.

Pri lia vivo malmulto certas. Hafizo naskiĝis en Ŝirazo, Irano. Liaj gepatroj estis el Kazerun, Provinco Fars. Spite lian profundan efikon sur la persaj vivo kaj kulturo kaj liajn pludaŭrajn popularecon kaj influon, oni konas malmultajn detalojn pri lia vivo. Rakontoj pri la komenco de lia vivo dependas el tradiciaj anekdotoj. Fruaj tadkira (biografiaj skeĉoj) kiuj mencias Hafizon estas ĝenerale konsideritaj nefidindaj.[9] Je frua aĝo li parkeris (kiel estis iel ofta ĉe islamaj studentoj) la Koranon kaj ricevis la titolon kuranan Hafez, kion li poste uzis kiel sia plumnomo.[10][11] La enkonduko de lia Divān, en kiu lia frua vivo estas studata, estis verkita de nekonata samtempulo kies nomo povus esti Moḥammad Golandām.[12] Du el la plej alte konsiderataj modernaj eldonoj de la Divano de Hafizo estas kompilitaj de Mohammad Ghazvini kaj Qāsem Ḡani (495 gazaloj) kaj de Parviz Natel-Ĥanlari (486 gazaloj).[13][14]

Modernaj fakuloj ĝenerale konsentas ke Hafizo naskiĝis ĉu en 1315 aŭ 1317; laŭ la rakonto de Ĝami 1390 estis konsiderata la jaro en kiu li mortiĝis.[12][15] Hafizo estis subtenita de mecenato el kelkaj sinsekvaj lokaj reĝimoj: Ŝaho Abu Iŝako, kiu enpoviĝis dum Hafizo estis en siaj dekaj jaroj; Timur je la fino de sia vivo; kaj eĉ la strikta reganto Ŝaho Mubariz ud-Din Muhammad (Mubariz Muzafarido). Kvankam lia verko floris plej sub la dudeksepjara regado de Ĝalal ud-Din Ŝah Ŝuja (Ŝaho Ŝuja),[16] oni plendas ke Hafizo dum mallonge forfalis el la favoro de Ŝaho Ŝuja ĉar mokis malsuprajn poetojn (Ŝaho Ŝuja verkis poezion mem kaj povus esti farinta la komentojn persone), devigante Hafizon eliri el Ŝirazo al Isfahano kaj Jazdo, kvankam ne estas historia pruvaro disponebla.[16]

La nuntempa plialtigata tombo de Hafizo en 2009.

Lia maŭzoleo, nome Tombo de Hafizo, konstruita du dek jarojn post lia morto, estas situanta en la Musalla Ĝardeno de Ŝirazo. Li mortis dum sia sesdeknaŭa jaro. Persaj princoj ege ornamis ĝin, kaj ĝi estas multe vizitata de pilgrimantoj. La nuntempa maŭzoleo estis desegnita de André Godard, franca arkeologo kaj arkitekto, fine de la 1930-aj jaroj, kaj la tombo kuŝas sub estrado inter rozujaj ĝardenoj, akvokanaletoj, kaj oranĝarboj. Ene, la alabastra sarkofago de Hafizo montras la skribaĵon de du el liaj poemoj.[17]

Tradiciaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

Geometriaj arabeskaj emajlokaheloj sur la kupolplafono de la Tombo de Hafizo en Ŝirazo.

Kleruloj plejparte kredas ke:

  • Lia patro estis verŝajne Baha-ud-Din, karbokomercisto kiu mortis dum lia infaneco, lasante ŝuldojn.
  • Li iĝis disĉiplo de klerulo, Attar de Ŝirazo.
  • Poste li iĝis poeto ĉe la kortego de Abu Izhak, reganto de Ŝirazo, ĝis Mubariz Muzzafar kaptis la urbon kaj forigis Hafizon.
  • Kiam Ŝaho Ŝuja, filo de Mubariz Muzzafar, malliberigis sian patron, Hafizo regajnis favoron. Tamen baldaŭ li foriris en mem-trudatan ekzilon en Isfahano kaj Jazd, aŭ pro kalumnioj fare de religiuloj kaj rivaloj kiujn li kritikis, aŭ pro malhonoro sekve de amafero.
  • Kiam li estis kvindek-du-jaraĝa, denove li regajnis kortegan favoron (kaj eble Ŝaho Ŝuja petegis lian revenon).
  • Post kiam Timur venkis Ŝahon Shuja, Hafizo - tiam maljunulo - defendis siajn rajtojn en la ĉeesto de Timur kontraŭ akuzoj de blasfemo.
  • Lia patro, komercisto, translokigis la familion al Ŝirazo antaŭ la nasko de Hafizo kaj mortis frue kiam HAfizo estis ankoraŭ knabo. Li estis akceptita kun sia patrino fare de onklo. Kvankam la morto de la patro lasis la familion en malriĉa situacio, Hafizo sukcesis ricevi bonanj edukadon, estante fluscianto de la araba kaj de la persa lingvoj, kaj parkerante tre frue la Koranon kaj la verkaron de elstaraj poetoj.
  • Oni diras, ke Hafizo enamiĝis kaj finfine edziĝis al junulino nomita Ŝâj-e Nabât («branĉo de sukerkano»). Probable li havis filojn, sed tio kuŝas ĉiam ene de la etoso de la spekulativo bazita sur liaj poemoj.
  • Li laboris kiel kopiisto kaj kiel metilernanto de panbakisto antaŭ ricevi apogon de elstaraj patronoj. Poste li iĝis profesoro de religiaj studoj. Antaŭ siaj tri dek jaroj, li iĝis poeto de la kortego de Abu Iŝak, je kio atingis famon kaj influon. Mubariz Muzaffar kaptis Ŝirazon kaj inter aliaj decidoj elpostenigis Hafizon kiel profesoro de koranaj studoj en la Universitato. En tiu etapo aperis liaj poemoj de protesto kaj plendoj kontraŭ la subpremado de la tirano. Ŝa Ŝuja (filo de la diktatoro) malliberigis sian patron kaj reenpostenigis Hafizon en sia iama profesora posteno. La poeto tiam startigis tendencon de sufiisma spiriteco en sia verkaro. Tiukadre li perdis la favoron de la reganto, kio devigis lin translokiĝis pro sia sekureco estante preskaŭ 50-jaraĝa, trudante al si memekzilon en Isfahano. Liaj tiamaj poemoj plenplenas je melankolio. Estante 52-jaraĝa, pro preciza invito fare de Ŝa Ŝuia, finigis sian ekzilon kaj revenis al Ŝirazo. Lia poezio de tiuj lastaj jaroj enhavas la aŭtoritatecon de la Majstro kiu unuiĝis al Dio.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Sovetunio en 1971 publikigis poŝtmarkon pri la 650a datreveno de Hafizo.

Oni kreis multajn duonmiraklajn mitajn rakontojn pri Hafizo post lia morto. Oni diras, ke aŭskultante la deklamadon fare de sia patro, Hafizo plenumis la taskon parkeri la Koranon je tre frua aĝo (tio estas fakte la signifo de la vorto Hafizo). Same oni diras, ke li parkeris la verkojn de Rumi, Sadio, Attar Nejŝapuri, kaj Nizami Ganjavi.

Laŭ unu tradicio, antaŭ renkontiĝi kun sia mem elektita Sufiisma majstro Hajji Zajn al-Attar, Hafizo estis laboranta en panbakejo, liverante panon al la riĉa kvartalo de la urbo. Tie, li vidis por la unua fojo Ŝaĥ-e Nabat, tre bela virino, al kiu li direktis kelkajn el siaj poemoj. Kortuŝita de ŝia beleco, sed sciante, ke lia amo al ŝi estos ne reciprokita, ŝajne li plenumis sian unuan mistikisman nedormadon en sia deziro realigi tiun union. Krome, li trafis estaĵon de enorma beleco kiu identigis sin kiel anĝelo, kaj liaj pluaj klopodoj por unuigo estis jam mistikisma; nome celo de spirita unio kun la dieco.

Estante 60-jaraĝa, oni diris, ke li startigis ĉilla-naŝini, nome praktiko de pentofaro, 40-diurna sendormado sidanta sur cirklo kiun li mem estis dezegninta por si mem. La 40an tagon, li por la unua fojo denove renkontiĝis kun Zajn al-Attar dum tio kio nun estas konata kiel ilia kvardeka datreveno kaj oni proponis al li pokalon de Ŝiraza vino. Oni diras, ke tie estis kie li atingis la "Kosman Konscios". Li aludas al tiu epizodo en unu el liaj versoj en kiuj li konsilas la leganton atingi la "vinklarecon" lasante ĝin "sidi dum 40 tagoj".

En unu rakonto, Timur kolere alvokis Hafizon klarigi unu el siaj versoj:

'agar 'ān Tork-e Šīrāzī * be dast ārad del-ē mā-rā
be khāl-ē Hendu-yaš baxšam * Samarqand ō Boxārā-rā

Se tiu Ŝiraza Turko akceptas mian koron en sia mano,
por ties hindia belgrajno mi donus Samarkandon kaj Buĥaron.

Samarkando estis la ĉefurbo de Timur kaj Buĥaro estis la plej valora urbo de la regno. "Per la frapoj de mia brila glavo", Timur plendis, "mi estis subiginta plimulton de la loĝebla mondo... por beligi Samarkandon kaj Boĥaron, sidejoj de mia regno; kaj vi vendus ilin por la nigra belgrajno de iu junulino en Ŝirazo!"

Hafizo, laŭ la sekvo de la rakonto, kapsubigis kaj respondis, "Ve, Princo, estas tiu malavareco kio estas la kaŭzo de la malriĉeco en kiu vi trovas min". Tiom surprizita kaj kontentigita estis Timur je tiu respondo, ke li adiaŭis Hafizon donacante al li belajn donacojn.[16]

Poezio[redakti | redakti fonton]

La Divano (poemaro) de Hafizo estas plej populara kaj grava libro en Irano, preskaŭ tiom estimata kiom Korano; oni trovas ĝin en plej belaj inter la iranaj allogaĵoj. Tamen ne estas definitiva versio de la verko: en diversaj eldonoj ĝi enhavas inter 573 kaj 994 poemojn.

La poemoj estas sufismaj. Surface ili traktas plezurojn - ekz. vino, floroj kaj belulinoj. Tamen tio kaŝas esoterajn signifojn. Ili havas la formon de gazaloj - rimiĝantaj duversoj kun refreno, poezia formo ofte uzata de sufismaj poetoj. Ili ankoraŭ ege popularas en Irano.

De liaj verkoj aperis Hafez en 30 Languages (Hafizo en 30 Lingvoj), eld. Padideh Publishing, Tehrano, 1988.

Influo[redakti | redakti fonton]

Duverso verkita de Hafizo en Nastaliko.

Intelekta kaj arta heredo[redakti | redakti fonton]

Hafizo estis aklamita tra la tuta islama mondo dum sia vivepoko, kaj aliaj persaj poetoj imitis sian verkaron, kaj proponis mecenaton el Bagdado al Barato.[16]

Lia verkaro estis unuafoje tradukita en anglan en 1771 fare de William Jones. Tio lasis markon sur kaj okcidentaj verkistoj kiaj Thoreau, Goethe, kaj Ralph Waldo Emerson (tiu lasta aludis lin kiel "poeto de poeto"). Sir Arthur Conan Doyle dirigis sian rolulon Sherlock Holmes ke "estas tiom multa senco en Hafizo kiom ĉe Horacio, kaj tiom multa kono de la mondo (en "Kazo de identeco"). Friedrich Engels menciis lin en letero de 1853 al Karl Marx:

Citaĵo
 Estas, preterdire, pli plezure legi la diboĉeman maljunan Hafizon en la origina lingvo, kiu sonas tre akceptebla kaj, en sia gramatiko, la olda Sir William Jones ŝatas citi kiel ekzemploj dubindajn persajn anekdotojn, sekve tradukis al greka versaro en sia Commentariis poeseos asiaticae, ĉar eĉ en Latino ili aspektas al li tro obscena. Tiuj komentarioj, la verkoj de Jones, Vol. II, De Poesi erotica, amuzigos vin. La persa prozo, aliflanke, estas terure senbrila. Ekz. la Rauzât-us-safâ de la nobelo Mir-Ĥŭand, kiu rakontas la persan eposon en tre floreca sed malpleneca lingvo. Pri Aleksandro la Granda, li diras ke la nomo Iskander, en ionia greka, estas Akŝid Rus (kiel Iskander, korupta versio de Aleksandros); ĝi signifas multe la samon kiel filusuf, kiu derivas el fila, amo, kaj sufa, saĝo, ‘Iskander’ tiele estus sinonima kun ‘amiko de saĝo’.[18] 

Nuntempa irana kulturo[redakti | redakti fonton]

Hafizo estas la plej populara poeto en Irano, kaj liaj verkoj povas esti trovataj en preskaŭ ĉiu irana hejmo.[19] Fakte, la 12an de Oktobro estas celebrata keil Hafiza Tago en Irano.[20]

Tombo de Hafizo en Ŝirazo.

Dudek jarojn post lia morto, oni starigis tombon, nome la Hafezieh, por honori Hafizon en la Ĝardeno Musalla en Ŝirazo. La nuntempa maŭzoleo estis desegnita de André Godard, franca arkeologo kaj arkitekto, en la finaj 1930-aj jaroj, kaj la tombo estas sur platformo inter rozaj ĝardenoj, kanaletoj, kaj oranĝarboj. Ene, la alabastra sarkofago de Hafizo portas la skribaĵon de du el liaj poemoj. Lia tombo estas "kronita per oferoj" el vizitantoj kaj la atmosfero estas "festeca", ĉar la vizitantoj kantas kaj deklamas siajn favoritajn Hafizajn poemojn.[19]

Multaj irananoj uzas la Divanon de Hafizo por sortodirado. Iranaj familioj kutime havas Divanon de Hafizo en siaj hejmoj kaj kiam ili kuniĝas dum la ferioj de NoruzoJaldao, ili malfermas la Divanon sur hazarda paĝo kaj legas la poemon kiu estas sur ĝi, kion ili konsideras indikon pri okazontaĵoj.[21]

Ne estas definitiva versio de liaj kolektitaj verkoj (aŭ Dīvān); eldonoj varias el 573 al 994 poemoj. En Irano kaj Afganio, liaj kolektitaj verkoj estas uzataj kiel helpo al populara divenado.[22] Nur ekde la 1940-aj jaroj estis eltenita fakula klopodo (fare ekzemple de Mas'ud Farzad, Kasim Gani kaj aliaj en Irano) farita por aŭtentigi lian verkaron kaj forigi erarojn enmetitajn de postaj kopiistoj kaj cenzuristoj. Tamen, la fidindeco de tia laboro estas pridemandita,[23] kaj laŭ vortoj de la Hafiza fakulo Iraj Baŝiri, "restas malmulta espero el tie (t.e.: Irano) por aŭtentigita divano".[24] Eĉ ankaŭ bibliotekoj de Azerbajĝano, Armenio, kaj Kartvelio havas siajn proprajn divanojn.[13]

Interpretado[redakti | redakti fonton]

Hafizo (maldekstre) en konversacio kun Abu Iŝaq Indjou (dekstre). Pentraĵo sur papero en mogola stilo, 18-a jarcento.

La demando ĉu lia verkaro estu interpretata laŭvorte, mistikisme, aŭ ambaŭ estis celo de polemiko inter okcidentaj fakuloj.[25] Unuflanke, kelkaj el liaj plej fruaj legantoj kiel William Jones vidis en li konvencian lirikan poeton similan al eŭropaj ampoetoj kiel Petrarko.[26] Aliaj fakuloj kiel la tradukisto Henry Wilberforce Clarke vidis lin kiel pure poeton de didaktika, ekstaza mistikismo laŭ la maniero de Rumi, alrigardo kiun minoritato de kritikistoj kaj literaturhistoriistoj de la 20-a jarcento venis pridubante.[27] Ralph Waldo Emerson malakceptis la sufiisman konsideron de la temo vino en la poemoj de Hafizo.[28]

Toi konfuzeco devenas el la fakto ke tre frue en la persa literatura historio, la poezia vortotrezoro estis hegemoniita fare de mistikuloj, kiuj kredis ke tio nedirebla estu plej bone alproksimigita en poezio ol en prozo. Komponante poemojn de mistikisma enhavo, ili trudis al ĉiu vorto kaj bildo mistikismajn nuancojn, kio rezultis en la fakto, ke mistijismo kaj lirikismo konverĝis en unusola tradicio. Kiel rezulto, neniu persa poeto de la 14-a jarcento povus verki lirikan poemon ne metante nuancon de mistikismo truditan pere de la elekto de la poezia vortotrezoro mem.[29][30] Kvankam kelkaj poetoj, kiel Obejd-e Zakani, klopodis distanciĝis el tiu fuziigita mistikisma-lirika tradicio verkante satirojn, Hafizo aliĝis al la fuzio kaj prosperis pere de tiu. Wheeler Thackston diris prie ke Hafizo "kantis per tiom rara miksaĵo de homa kaj mistikisma amo tiom ekvilibrigita... ke estas malebla apartigi unu disde la alia".[31]

Pro tiaj tialoj, la historio de la tradukado de la verkoj de Hafizo estas baraktinta kontraŭ komplikaĵoj, kaj malmultaj tradukaĵoj en okcidentajn lingvojn estis tute sukcesaj.

Unu el la figuraj esprimoj pri kiuj li plej famiĝis (kaj kiu estas ankaŭ inter la plej malfacile tradukeblaj) estas īhām aŭ ingenia vortŝerco. Tiukadre, vorto kia govhar, kiu povus signifi "esencon, veron" kaj "perlon", povus porti ambaŭ signifojn samtempe en frazo kiel "perl/esenca vero ekster la konko de surfaca ekzistado".

Hafizo ofte profitis la menciitan mankon de distingo inter lirika, mistikisma, kaj panegira verkado uzante tre altnivelan intelektajn, prilaboritajn metaforojn kaj bildojn por sugesti multajn eblajn signifojn. Por ekzemplo, distiko el unu el la poemoj de Hafizo diras jene:

Citaĵo
 Lastan nokton, el cipresa branĉo, la najtingalo kantis, en malnovpersaj tonoj, la lecionon de spiritaj sezonoj. 

La cipreso estas arba simbolo de ĉeesto kaj de amato kaj de princo; la najtingalo kaj la birdokanto sugestas la tradician alvokon al homa amo. La "leciono de spiritaj sezonoj" sugestas ankaŭ, evidente, mistikan subnuancon (kvankam la vorto por "spirita" povus esti tradukita ankaŭ kiel "esence signifoplena"). Tiel, la vortoj povus signifi samtempe princon alvokanta siajn adorantajn sekvantojn, amanton allogantan amaton, kaj la ricevon de spirita saĝeco.[32]

Satiro, religio kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Hafez-Goethe monumento en Weimar, Germanio.

Kvankam Hafizo estas bone konata pro sia poezio, li estas malpli ofte rekonata pro siaj intelektaj kaj politikaj kontribuoj.[33] Difinaj trajtoj de la poezio de Hafizo estas ĝia ironia tono kaj la temo hipokriteco, amplekse konsiderita kiel kritiko al la tiamaj religiaj kaj registaraj institucioj.[34][35] La persa satiro disvolviĝis dum la 14-a jarcento, kadre de la kortegoj de la Mongola Imperio. En tiu periodo, Hafizo kaj aliaj elstaraj fruaj satiristoj, kiel Obejd-e Zakani, produktis verkaron kiu ekde tiam iĝis modelo por la uzado de satiro kiel politika rimedo. Oni supozas, ke multaj el liaj kritikoj celis al la regado fare de Mubariz al-Din Muhammad, specife, pro la disintegrigo de gravaj publikaj kaj privataj institucioj.[34][35][36]

Lia verkaro, aparte liaj imagopovaj referencoj al monaĥejoj, konventoj, ŝahneh, kaj funciuloj muhtasib, ignoris la religiajn tabuojn de sia periodo, kaj li trocis humorfontojn en kelkaj el la religiaj doktrinoj de sia socio.[35][36] Uzado de humoro polemike ekde tiam estis ofta praktiko en la irana publika diskurso kaj satiro estas nun eble la de facto parolesprimado de la iranaj sociaj komentarioj.[35]

Divan-e-Hafez[redakti | redakti fonton]

La Divano de Hafizo estas libro kiu enhavas la survivantajn poemojn de Hafizo. Plimulto el tiuj poemoj estas en persa kaj la plej ŝlosila parto de tiu Divano estas gazaloj. Estas ankaŭ poemoj en aliaj poeziaj formatoj kiel poeziaĵo, odo, masnavi kaj kvarverso en tiu Divano.

Ne estas pruvoj, ke plimulto el la poemoj de Hafizo estis detruitaj. Hafizo estis tre fama dum sia vivotempo; tiukadre, la malgranda nombro de poeziaĵoj en lia verkaro indikas, ke li ne estis fekunda poeto.

La Divano de Hafizo estis probable kompilita por la unua fojo fare de Mohammad Glendam post lia morto. Kompreneble, kelkaj nekonfirmitaj informoj indikaj, ke Hafizo publikigis sian verkaron en la islama jaro 770 (1368). Tio estas, publikigita pli ol du dek jarojn antaŭ lia morto.[32]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: li elektis la kromnomon Hafez kiu signifas “parkeriganto”, 17– Hafez/ Hafizo حافظ, p. 129, En: Antologia skizo de la persa literaturo
  2. (en) Ḥāfeẓ, Persian author
  3. Darke, Diana (1a de novembro 2014). "The book in every Iranian home". BBC. [1] Alirita la 3an de Februaro 2016.
  4. Yarshater. Alirita la 25an de Julio 2010.
  5. Aga Ĥano la 3-a, "Hafiz and the Place of Iranian Culture in the World", 9a de novembro 1936, Londono. Alirita la 3an de Februaro 2016.
  6. "Hafez's Poetic Art". Encyclopaedia Iranica. [2] Alirita la 23an de Aŭgusto, 2016.
  7. "Ḥāfeẓ | Persian author", Encyclopedia Britannica, alirita en 2018-08-06
  8. "HAFEZ iii. HAFEZ’S POETIC ART" en la Encyclopædia Iranica
  9. Lit. Hist. Persia III, pp. 271-73
  10. Shaida, Khalid Hameed. (2014) Hafiz, Drunk with God: Selected Odes. Xlibris Corporation, p. 5. ISBN 978-1-4653-7091-4.
  11. Jonathan, Bloom. (2002) Islam: A Thousand Years of Faith and Power. Yale University Press, p. 166. ISBN 0-300-09422-1.
  12. 12,0 12,1 Khorramshahi. Alirita la 25an de Julio 2010
  13. 13,0 13,1 Lewisohn, p. 69.
  14. Gray, pp. 11-12. Gray notas ke la kompilo de Ghazvini kaj de Gani en 1941 dependis el la plej fruaj konataj tekstoj de tiu tempo, kaj ke neniu el la kvar tekstoj kiujn ili uzis rilatis unu la alian. Ekde tiam, ŝi aldonis, oni trovis pli ol dekkvar pli fruajn tekstojn, sed ties rilataro unu kun alia ne estis ankoraŭ studita.
  15. Lewisohn, p. 67
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Gray, pp. 2-4.
  17. HAFEZ xiii. - xiv. HAFEZ’S TOMB (ḤĀFEẒIYA) ĉe Encyclopædia Iranica Alirita la 15an de junio 2024.
  18. Letters: Marx-Engels correspondence. Alirita 15a de Januaro 2012.
  19. 19,0 19,1 "The book in every Iranian home", BBC.
  20. Hossein Kaji, "Hafez’s incomparable position in Iranian culture: October 12 is Hafez Day in Iran" Arkivigite je 2007-10-15 per la retarkivo Wayback Machine, Mehrnews. Tehran Times Opinion Column, 12a de Oktobro, 2006.
  21. fa:حافظ
  22. Masud Ĥalili, 9a de Septembro, 2001, Masud Ĥalili parolante al korespondanto de BBC nome Lyse Doucet
  23. Michael Hillmann in Rahnema-ye Ketab, 13 (1971), "Kusheshha-ye Jadid dar Shenakht-e Divan-e Sahih-e Hafez"
  24. "Hafiz' Shirazi Turk: A Structuralist's Point of View"
  25. Schroeder, Eric, "The Wild Deer Mathnavi" en The Journal of Aesthetics and Art Criticism, Vol. 11, No. 2, Special Issue on Oriental Art and Aesthetics (Decembro 1952), p. 118
  26. Jones, William (1772) "Preface" en Poems, Consisting Chiefly of Translations from the Asiatick Tongues p. iv
  27. Dick Davis: Hafez Faces of Love and the Poets of Shiraz, introduction
  28. EMERSON, RALPH WALDO – Encyclopaedia Iranica. Alirita 26a de Aprilo 2020.
  29. Thackston, Wheeler: A Millennium of Classical Persian Poetry, Ibex Publishers Inc. 1994, p. ix en "Introduction"
  30. Davis, Dick, "On Not Translating Hafez" en la New England Review 25:1-2 [2004]: 310-18
  31. Thackston, Wheeler, A Millennium of Classical Persian Poetry, Ibex Publishers Inc.' 1994, p.64
  32. 32,0 32,1 Meisami, Julie Scott. "Allegorical Gardens in the Persian Poetic Tradition: Nezami, Rumi, Hafez." International Journal of Middle East Studies 17(2) (Majo 1985), pp. 229-260.
  33. Hafez, singing love Mahmood Soree, Golbarg magazine, mehr 1382, number 43
  34. 34,0 34,1 Yavari, Neguin. (24a de Novembro, 2004) Views from the Edge: Essays in Honor of Richard W. Bulliet. Columbia University Press. ISBN 9780231509367.
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 طنز حافظ.
  36. 36,0 36,1 مائده جان رسید ( بخش سوم).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Peter Avery, The Collected Lyrics of Hafiz of Shiraz, 603 p. (Cambridge: Archetype, 2007). ISBN 1-901383-09-1. Tradukita el Divān-e Hāfez, Vol. 1, The Lyrics (Ghazals), eldonita de Parviz Natel-Khanlari (Teherano, Irano, 1362 AH/1983-4).
  • Bashiri, Iraj (1979). ""Hafiz' Shirazi Turk": A Structuralist's Point of View". Bashiri's Working Papers: Central Asia and Iran. Arkivita el la originalo en 2014-03-01. Alirita en 2013-08-19.
  • Browne, E. G., Literary History of Persia. (kvar volumoj, 2 256 paĝoj, kaj 25 jaroj en verkado kun nova enkonduko de J.T.P De Bruijn). 1997. ISBN 978-0-936347-66-0
  • Chopra, R. M., "Great Poets of Classical Persian", Junio 2014, Sparrow Publication, Kolkata, ISBN 978-81-89140-99-1.
  • Will Durant, The Reformation. New York: Simon & Schuster, 1957
  • Erkinov, A., “Manuscripts of the works by classical Persian authors (Hāfiz, Jāmī, Bīdil): Quantitative Analysis of 17th-19th c. Central Asian Copies”. Iran: Questions et connaissances. Actes du IVe Congrès Européen des études iraniennes organisé par la Societas Iranologica Europaea, Paris, 6a-10a Septembro 1999. vol. II: Périodes médiévale et moderne. [Cahiers de Studia Iranica. 26], M. Szuppe (eld.). Association pour l`avancement des études iraniennes-Peeters Press. Paris-Leiden, 2002, pp. 213–228.
  • Hafez, The Poems of Hafez. Trad. Reza Ordoubadian. Ibex Publishers, 2006 ISBN 978-1-58814-019-7
  • Hafez, The Green Sea of Heaven: Fifty ghazals from the Diwan of Hafiz. Trad. Elizabeth T. Gray, Jr. White Cloud Press, 1995 ISBN 1-883991-06-4
  • Hafez, The Angels Knocking on the Tavern Door: Thirty Poems of Hafez. Trad. Robert Bly kaj Leonard Lewisohn. HarperCollins, 2008, p. 69. ISBN 978-0-06-113883-6
  • Hafez, Divan-i-Hafiz, tradukita de Henry Wilberforce-Clarke, Ibex Publishers, Inc., 2007. ISBN 0-936347-80-5
  • Khorramshahi, Bahaʾ-al-Din (2002). "Hafez II: Life and Times". Encyclopædia Iranica. Alirita la 25an de Julio 2010. (2012). "HAFEZ ii. HAFEZ'S LIFE AND TIMES". Encyclopaedia Iranica, Vol. XI, Fasc. 5. pp. 465–469.
  • Limbert, John W. (2011). Shiraz in the Age of Hafez: The Glory of a Medieval Persian City. University of Washington Press. pp. 1–192. ISBN 9780295802886.
  • Loloi, Parvin, Hafiz, Master of Persian Poetry: A Critical Bibliography - English Translations Since the Eighteenth Century (2004. I.B. Tauris, pp. 1–392. ISBN 9781860649233)
  • Perry, John R. (2011). "Karim Khan Zand". Encyclopaedia Iranica, Vol. XV, Fasc. 6. pp. 561–564.
  • Jan Rypka, History of Iranian Literature. Reidel Publishing Company. 1968 OCLC 460598. ISBN 90-277-0143-1
  • Yarshater, Ehsan (2002). "Hafez I: An Overview". Encyclopædia Iranica. Arkivita el la originalo la 17an de Majo 2012. Alirita la 25an de Julio 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]