Saltu al enhavo

MOSE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MOSE
flood barrier (en) Traduki
projekto Redakti la valoron en Wikidata
Lando Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Metropola Urbo Venecio
Situo
Geografia situo 45° 25′ 54″ N, 12° 24′ 31″ O (mapo)45.431812.408569444444Koordinatoj: 45° 25′ 54″ N, 12° 24′ 31″ O (mapo)
MOSE (Veneto)
MOSE (Veneto)
DEC
Situo de MOSE
Map
MOSE
Posedata de Ministry of Sustainable Infrastructure and Mobility vd
Retejo https://www.mosevenezia.eu
vdr
Aerfoto de 2012 de Lido Golfo kaj la laborlokoj kie MOSE estis establita
Alta akvo (itale Aqua Alta) inundoj en Piazza San Marco. Ĉiam pli ofta okazaĵo kiu kaŭzas konsiderindan damaĝon igis la aŭtoritatojn subteni projektojn kiel MOSE

Mose (itale MO dulo S perimentale E lettromeccanico, esperantigita Eksperimenta Elektromekanika Bloko) estas altbuĝeta projekto dezajnita por protekti Venecion, Italion, kaj la venecian lagunon de inundado. Ĝi estis parte aktivigita en 2021 kaj ĝia konstruado estas antaŭvidite finita nur en 2025 post multaj prokrastoj [1].

La projekto estas integra sistemo konstruita de vicoj de moveblaj pordegoj instalitaj sur la golfoj de Lido, Malamocco kaj Chioggia kapabla provizore izoli la venecian lagunon de la Adriatiko dum la Aqua Alta tajdo. Kune kun aliaj iniciatoj, kiel ekzemple plifortigo de strandoj, levado de kontinuaj montetoj, kaj pavimado kaj plibonigado de la laguno, MOSE estas dezajnita por protekti Venecion kaj la lagunon de altiĝantaj akvoniveloj de ĝis 3 metroj.

La "Consorzio Venezia Nuova" respondecas pri la laboro nome de la Ministerio pri Infrastrukturo kaj Transporto - la Akvo-Administracio en Venecio. Konstruado komenciĝis samtempe en 2003 [2]. La 10-an de julio 2020, la unua plena testo estis sukcese kompletigita, kaj post multoblaj prokrastoj, kostotropasoj, kaj diversaj aliaj fiaskoj kiuj rezultigis la projekton estantan prokrastita preter ĝia 2018 limdato [3], ĝi estas atendita esti kompletigita antaŭ Fino de 2021 [4][5]. La 3-an de oktobro 2020, la MOSE estis aktivigita por la unua fojo dum tajda okazaĵo, malhelpante inundadon de malaltaj partoj de la grandurbo (aparte Placo de Sankta Marko) [6].

La projekto MOSE [7]

[redakti | redakti fonton]

Ĉe la tri "buŝoj" (t.e. aperturoj) de la laguno de Venecio oni realigadas inĝenieran projekton konsideratan kiel unu el la plej kompleksaj kaj avangardaj iam ajn konstruitaj en la mondo.

Kvankam la nomo de tiu ĉi projekto, kiu celas savi Venecion el la maro, iom aludas al Moseo, savita el la akvo, MOSE tamen estas la akronimo el la itala "MOdulo Sperimentale Elettromeccanico" (t.e. Eksperimenta Elektromekanika Bloko).

MOSE estas giganta sistemo de kluzoj, kiuj, male al tiuj tradiciaj tutmonde disvastiĝintaj, donas genian respondon al absolute nepraj kondiĉoj ŝajne neeblaj: ĝi tute ne devas modifi la interŝanĝon de akvo inter maro kaj laguno, malhelpi la navigadon kaj ĉefe modifi iamaniere la pejzaĝon.

Ĉion tion oni povas iom humure resumi tiel: "La tuta sistemo de kluzoj kaj pordegoj devas magie aperi nur por haltigi la esceptajn tajdojn, kiuj subakvigas Venecion!".

Sed, bedaŭrinde, homoj ne plu scias kiel funkciigi sorĉan vergon do fine grupo de kvindeko da inĝenieraj entreprenoj, plejparte italaj, prilaboris la projekton, kies konstruado komenciĝis en la jaro 2003. Ĝis nun la laboro, farita samtempe ĉe la tri aperturoj de la laguno, superas la 65 procentojn de la tuta projekto. Se, malgraŭ la nunaj financaj malfacilaĵoj de Italujo, la projekto ricevos la planitan financadon, la konstruado de MOSE finiĝos en la jaro 2014.

La projekto konsistas el 78 submergeblaj akvobaraĵoj, kies pordegaj strukturoj estas metalaj skatoloj, 20 metrojn larĝaj, inter 20 kaj 30 metroj longaj kaj ĉirkaŭ 5 metrojn dikaj. Oni ilin difinas "moveblaj per gravito". En normalaj kondiĉoj ili estas plenaj de akvo kaj restas kuŝantaj sur la marfundo, loĝigitaj en grandegaj betonaj antaŭkonstruitaj bazamentoj.

Kiam oni antaŭvidas tajdon pli ol 110 cm. altan, per kunpremita aero oni elpelas la akvon el la pordegoj; tiel, ili, dank' al la flosada puŝo, rotacias ĉirkau la laŭlonga akso, sin levas ĝis plena malmergiĝo kaj, izolinte provizore la lagunon de la maro, haltigas la tajdan fluon (vidu la supran dekstran bildon).

La tempo de leviĝo de la pordegoj estas ĉirkaŭ 30 minutoj, dum la revena fazo daŭras ĉirkaŭ 15 minutojn. La decidon pri 110 cm. de tajda alto por aktivigi la pordegojn, alprenis la koncernaj aŭtoritatoj opiniante ĝin kiel optimuma laŭ la aktuala mara nivelo. Tamen, estante MOSE fleksebla sistemo, oni povas ĝin utiligi ankaŭ laŭ aliaj kriterioj de ventoj, premo kaj alto de tajdo kaj fari malsimilajn aŭ partajn fermojn ĉe la tri lagunaj buŝoj.

La 78 pordegoj estas subdividitaj en 4 vicoj (vidu la maldekstran bildon supre): du vicoj da 21 kaj 20 pordegoj ĉe la buŝo "LIDO" (la plej larĝa ol la tri) konektitaj per artefarita insulo; vico da 19 pordegoj ĉe la buŝo "MALAMOCCO" kaj lasta vico da 18 en la buŝo de la haveno "CHIOGGIA". Por certigi la navigadon, ankaŭ kiam la moveblaj akvobaroj funkciadas, oni konstruis rifuĝajn havenojn kaj navigeblajn basenojn, kiuj permesas la trairon de ŝipoj (grandaj ŝipoj tra Malamocco, sportaj kaj helpaj boatoj tra Lido kaj Chioggia).

Ĉar temas pri nur tri ĝis kvin funkciigoj de la sistemo MOSE dum la tuta jaro kaj, malgraŭ la klopodoj, pri damaĝoj al delikata laguna ekosistemo, dum la jaroj ekestis akregaj disputoj inter favorantoj kaj kontraŭantoj al la "faraona" projekto.

La favorantoj firme opinias, ke la projekto estas nemalhavebla por savi Venecion kaj la insuletojn de ĝia laguno, dum la kontraŭantoj samfirme opinias, ke ĝi ne solvos la problemon de la inundoj, aparte pro la antaŭvidita rapida altiĝo de la mara nivelo. Krome ili asertas, ke ĝiaj grandegaj kostoj de konstruado kaj de daŭra bontenado fariĝos malfacile eltenebla ŝarĝo por la estonto de Italujo.

Kiel skribis, antaŭ preskaŭ du jarcentoj, Alessandro Manzoni, unu el la plej famaj italaj verkistoj: "Al idoj / juĝ' malfacila".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. [1]
  2. MOSE Project. Arkivita el la originalo je 2019-11-24. Alirita 3a de Oktobro 2020 .
  3. Venice tests its flood barrier system for the first time See: 4:01PM 10 July 2020 www.telegraph.co.uk, alirita en 3a de Oktobro 2020
  4. (10 July 2020) “Venice's much-delayed flood defence system fully tested for first time”, The Guardian. Alirita 5a de Oktobro 2020.. 
  5. Roberto Giovannini, , "Venice and MOSE: Story of a failure", La Stampa, 10 December 2017.
  6. Silvestri, Manuel, "Mose flood barrier finally holds the waters back for fragile Venice", Reuters, 3a de Oktobro 2020.
  7. Esperanta Retradio Venecio kaj la lagunaj pordegoj, la 13an de septembro 2023
Venecia laguna mapo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • www.mosevenezia.eu estas la retejo dediĉita al aktivecoj al sekurigi Venecion kaj la lagunon kiel efektivigita de la itala ŝtato, kun specifa sekcio pri Mose.
  • www.magisacque.it Arkivigite je 2013-07-15 per la retarkivo Wayback Machine estas la retejo de la Venecia Akva Aŭtoritato, loka filio de la Ministerio de Infrastrukturo kaj Transporto kies respondecoj inkluzivas administradon, sekurecon kaj hidraŭlikan protekton de la Venecia laguno.
  • www.consorziovenezianuova.it estas la retejo de la Consorzio Venezia Nuova, la Ministerio de Infrastrukturo kaj Transporto – Venecia Akva Aŭtoritato koncesio por efektivigi la mezurojn al sekurigo de Venecio kaj la laguno kiel delegita al la Ŝtato.
  • www.comune.venezia.it – Urbo de Venecio oficiala retejo.