Macarena García
Macarena García | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1988 (36-jaraĝa) en Madrido | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Aŭtonoma Universitato de Madrido vd | |
Familio | ||
Patrino | Amairani (en) vd | |
Gefratoj | Javier Ambrossi vd | |
Amkunulo | Leiva (en) Enric Auquer Sardà (en) (2024–) vd | |
Parencoj | Javier Calvo (bofrato) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro kantisto filmaktoro arta gimnasto vd | |
Aktiva dum | 2008– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Macarena García de la Camacha Gutiérrez-Ambrossi konata kiel Macarena GARCÍA (Madrido, 26a de aprilo 1988) estas hispana aktorino. Ŝi partoprenis en diversaj filmoj kaj en 2012 ŝi ricevis la Arĝentan Konkon al la plej bona aktorino en la Donostia Internacia Kinfestivalo kaj la Goya-premion al la plej bona novula aktorino pro sia protagonista ludado en la filmo Blancanieves. Ŝi estas fratino de la reĝisoro de kino kaj televido Javier Ambrossi.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi debutis 13-jaraĝa en teatraĵo En el nombre de la Infanta Carlota. Samtempe ŝi lernis dancadon kaj kantadon. Ŝi partoprenis en diversaj televidseriój per epizodaj roloj kiel en Hospital Central, Punta Escarlata kaj El internado. En 2010 ŝi protagonistis en serieto de Telecinco nome El pacto, per la rolo de Ana, junulino kiu kun grupo de amikinoj decidas gravediĝi. Tamen la rolo kiu popularigis ŝin estis tiu de Chelo, la filino de la gepordistoj en Amar en tiempos revueltos inter 2010 kaj 2012.
Ekde la 2a de majo 2013 ŝi protagonistis dum preskaŭ du jaroj en la teatraĵo La llamada en la Teatro Lara, muzikalo verkita kaj reĝisorita de Javier Ambrossi kaj Javier Calvo en kiu ŝi ludis la rolon de María Casado, kiu venas al kristana kampadejo kun sia amikino Susana Romero (Anna Castillo). En 2015 ŝi protagonistis en la televida filmo La española inglesa de Televisión Española kun Carles Francino kaj Lola Herrera, adaptaĵo el famaj Novelas ejemplares de Miguel de Cervantes. La 4an de decembro 2015 premieris Palmeras en la nieve, de Fernando González Molina, filmo en kiu Macarena ludas la rolon de Julia, pionira virino kiu vivas kiam Fernando Poo (nuntempa Bioko) estis parte de la Hispana Gvineo.
En aŭgusto 2016 ŝi ekfilmis la kinadaptaĵon de teatraĵo La llamada, kiun ŝi protagonistis, reĝisorita de Javier Ambrossi kaj Javier Calvo kun granda parto de la aktoraro kun Anna Castillo, Gracia Olayo, Belén Cuesta kaj Richard Collins-Moore. En novembro 2016 ŝi aliĝis al la filmo Que baje Dios y lo vea, komedio reĝisorita de Curro Velázquez kaj protagonistigita de Karra Elejalde kaj Alain Hernández. En junio 2017 ŝi aliĝis al la tria sezono de la serio de Televisión Española El Ministerio del Tiempo, en kiu ŝi ludas la rolon de Lola Mendieta. En januaro 2018 ŝi ekfilmis por La 1 en La otra mirada, serio en kiu ŝi ludas la rolon de Manuela, nova direktorino de akademio de junulinoj en Sevilo en la 1920-aj jaroj.
En 2023 ŝi ree laboris kun Los Javis (paro de reĝisoroj formita de Javier Calvo kaj Javier Ambrossi) kiel protagonisto de la serio La Mesías, en kiu ŝi ludas la rolon de Irene, virino edukita en sekteca kristana familio, kiu suferas proan traŭmaton.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo | Rolo | Reĝisoro |
---|---|---|---|
2012 | Blancanieves | Carmen | Pablo Berger |
2014 | Todos están muertos | Nadia | Beatriz Sanchís |
2015 | Palmeras en la nieve | Julia | Fernando González Molina |
2016 | Villaviciosa de al lado | Sole | Nacho G. Velilla |
2017 | La llamada | María Casado | Javier Ambrossi kaj Javier Calvo |
Smurfs: The Lost Village | Pitufina | Kelly Asbury | |
2018 | Que baje Dios y lo vea | Sara | Curro Velázquez |
2019 | A pesar de todo | Lucía | Gabriela Tagliavini |
Ventajas de viajar en tren | Rosa | Aritz Moreno | |
2020 | El arte de volver | Noemí | Pedro Collantes |
2024 | Una casa en llamas | Dani de la Orden |
Televidaj serioj
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo | Rolo | Notoj |
---|---|---|---|
2009 | Hospital Central | Cristina | 1 epizodo |
2010 | El pacto | Ana Alcides | Televida filmo |
El internado | Gema | Ofta aktoraro (T7); 6 epizodoj | |
2010–2012 | Amar en tiempos revueltos | Consuelo «Chelo» Muñoz Ruiz | Ĉefa aktoraro (T6-T7); 337 epizodoj |
2011 | Punta Escarlata | Raquel Solís | Ofta aktoraro; 8 epizodoj |
Hospital Central (serie de televisión)Hospital Central | Sol Martí | 2 epizodoj | |
2012 | Amar en tiempos revueltos: La muerte a escena | Consuelo «Chelo» Muñoz Ruiz | Televida filmo |
2012–2013 | Luna, el misterio de Calenda | Vera Mendoza Morales | Ĉefa aktoraro; 20 epizodoj |
2013 | Niños robados | Violeta | Televida filmo |
2014–2015 | B&b, de boca en boca | Sonia Balboa Bermejo | Ĉefa aktoraro; 29 epizodoj |
2015 | La española inglesa | Isabel | Televida filmo |
2016–2019 | Paquita Salas | Ŝi mem | Speciala kunlaborado; 2 epizodoj |
2017–2020 | El Ministerio del Tiempo | Dolores «Lola» Mendieta | Ĉefa aktoraro (T2-T3); 11 epizodoj |
2018–2019 | La otra mirada | Manuela Martín Casado | Ĉefa aktoraro; 21 epizodoj |
2021–2022 | Paraíso | Paula Costa | Protagonista; 15 epizodoj |
2022 | Las de la última fila | Pilu | Speciala kunlaborado; 2 epizodoj |
2023 | La Mesías | Irene Puig Baró | Protagonista; 7 epizodoj |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Macarena García en la hispana Vikipedio.