Macudaira petrelo
Aspekto
Macudaira petrelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Macudaira petrelo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Oceanodroma matsudairae (Kuroda, 1922) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Macudaira petrelo (Oceanodroma matsudairae) estas specio de marbirdo de la familio Hidrobatedoj kaj ordo de Procelarioformaj. Laŭ Alan P. Peterson, estas specio monotipa, tio estas sen subspecioj.
Ili reproduktiĝas solece en la Vulkanaj Insuloj de Japanio en nordokcidenta Pacifika Oceano, kaj vintrumas en la Hinda Oceano ĝis ties okcidento nome Kenjo, Somalio kaj Sejŝeloj. Ili povas troviĝi ankaŭ en Indonezio, Aŭstralio (Kristnaskinsulo). Ties statuso estas nesufiĉe konata.
Tiu birdo estas ĉirkaŭ 25 cm longa kun enverguro de 56 cm. Ili ne montras seksan dimorfismon. Ties plumaro estas malhela. Ties vosto estas longa kaj forkoforma.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Oceanodroma matsudairae[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 24an de julio 2007.
|