Saltu al enhavo

Macudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Macudo
urbo
Flago
Blazono
gubernio Gubernio Ĉiba
Horzono UTC+9
Poŝtkodo 271-8588
Vikimedia Komunejo: Matsudo, Chiba
Retpaĝo: www.city.matsudo.chiba.jp

Macudo, (japane 松戸市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Ĉiba.

Strato en Macudo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 Macudo havis populacion de 498 575. En la 1960-aj jaroj ĝi atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Macudo situas sur ebenaĵo, rivero preterfluas. Funabaŝi troviĝas 13, ĉefurbo Tokio 24, Saitamo 26, gubernia sidejo Ĉiba 39 kilometrojn laŭ [1].

Templo en Macudo

La areo ĉirkaŭ Macudo estis loĝita ekde la prahistorio, kion la trovitaj arkeologioj restaĵoj pruvas. La loko iĝis poŝta laŭvoja stacio, kie oni liveris legomojn kaj industriaĵojn ankaŭ helpe de rivero. Macudo estis kreita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889 kaj ekhavis urborangon en 1943. La metalindustrio ekzistas ekde la 2-a mondmilito. En la 1960-aj jaroj la rapida ekonomia kresko en Japanio faris navedurbon de Tokio el Macudo.

Macudo estas navedurbo pro proksimeco de Tokio kaj Ĉiba, krome regiona komerca centro. Proksimume 37% de la populacio navedas al Tokio. La urbego havas miksitan industrian bazon.

Universitato en Macudo

En Macudo pluraj universitatoj aŭ ties kampusoj funkcias.

Macudo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15 °C kaj varias laŭ la sezonoj 4-27 °C. La jarpluvo averaĝas 1399 milimetrojn.

Macudo ligiĝas fervoje kaj aŭtovoje al la landa reto.

Muzeo en Macudo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • budhana templo
  • muzeo

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans