Saltu al enhavo

Madagaskara jakanao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madagaskara jakanao

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Jakanaedoj Jacanidae
Genro: Actophilornis
Specio: Madagaskara jakanao A. albinucha
Actophilornis albinucha
Geoffroy Saint-Hilaire, I, 1832
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Madagaskara jakanao (Actophilornis albinucha, laŭ kio ankaŭ Blankanuka jakanao) estas specio de birdo, nome jakanao de la familio de jakanaedoj. Sed tiu specio ne estas membro de la genro Jacana, kiu estas la plej elstara genro de la familio, sed estas unu el la du specioj de la genro Actophilornis, dum la alia estas la Afrika jakanao.

Ĝi estas endemia de Madagaskaro.

Ĝi ne estas timigita pro la homa aktiveco,[1] sed oni hipotezas, ke ĝi evitas la galinolojn.[1] Ili vivas en diversaj lokoj en Madagaskaro dum malseka kaj seka sezonoj.[1] Inoj de Madagaskara jakanao estas pli grandaj ol maskloj, same kiel ĉe aliaj jakanaspecioj.[1] La plumaro de la korpo estas brunecoranĝa, kun nigraj vizaĝo, gorĝo kaj kolo, dum la supraj kapopartoj estas blankaj, kio estas la plej kataktera trajto de la specio kaj nomas ĝin en la latina scienca nomo. La longaj kruroj kaj fingroj estas flavecaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (2019-12-09) “Ecology, conservation, and phylogenetic position of the Madagascar Jacana Actophilornis albinucha”, Ostrich 90 (4), p. 315–326. doi:10.2989/00306525.2019.1662508. Bibkodo:2019Ostri..90..315J. 

Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8