Madagaskara pluvio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Plenkreskulo de Madagaskara pluvio
ĉe la Nacia Parko Cimanampecoca | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anarhynchus thoracicus Richmond, 1896 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Madagaskara pluvio, Anarhynchus thoracicus (laŭ kio ĝi estas nomita anakŭ Nigrabenda pluvio), estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn.
Ĝi estas malgranda (37 g) monogama specio, endemia de okcidenta Madagaskaro. Ili loĝas ĉe bordoj de lagunoj kaj marbordaj herbejoj, kaj reproduktiĝas en salakvaj marĉoj. Tiuj pluvioj nestumas en malfermaj herbejoj kaj sekaj kotejoj ĉirkaŭ alkalaj lagoj.[2][3] La specio estas klasita kiel vundebla fare de la IUCN pro sia malalta reprodukta sukceso, malrapida reprodukta proporcio, kaj malforta adaptado al pliiĝanta habitatoperdo, kio kondukis al malpliiĝantaj populacinombroj.[1][3]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Plenkreskaj maskloj kaj inoj havas sekse unuforman plumaron, tamen inoj estas iomete pli pezaj ol maskloj kaj havas pli longajn flugilojn, kio sugestas iomete seksan duformismon.[4] La reprodukta plumaro de la Madagaskara pluvio konsistas el blanka frunto bordita de nigra strio kaj nigra kronbendo, kun blanka kronbendo tuj supre. Kroma nigra bendo ĉeestas de malantaŭ la okulo, ĉirkaŭ la malantaŭa kolo, kune kun dika nigra bendo trans supra brusto. La cetero de la vizaĝo estas blanka. Plenkreskuloj pezas 31-43 g, kaj inoj pezas averaĝe 37,8 g kaj maskloj 36,4 g.[4] De la mantelo kaj skapulaj plumoj ĝis la pugo, la plumaro estas grizecbruna. La centraj du plumoj de la vosto estas griz/brunaj, kaj la eksteraj plumoj kun pli hela nuanco kaj pli malhelaj distaj bendoj kaj blankaj pintoj. La subaj partoj estas blankaj, kun ruĝeca malsupra ventro kaj subvostaj kovriloj. La beko, kruroj kaj okuloj estas nigraj dum la reprodukta sezono. Ekster reprodukta sezono, la aspekto de la specio estas pli senkolora, kaj la nigraj markoj pli brunaj. Lanugaj junuloj pezas ĉirkaŭ 7,1 g kaj havas kalkverdecan bekon kiu fariĝas brunecnigra en la pinto, kun brunaj okuloj kaj svagaj kalkecverdaj kruroj.[5]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]
La Madagaskara pluvio estas la nura pluvispecio endemia de Madagaskaro, kaj ĝi troviĝas ĉefe en okcidentaj kaj sudaj marbordoj el Andriamandroro ĝis Tapera. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke tiu populacio okupas 139 km2, kaj reproduktiĝas el la delto de la rivero Mahavavy norde ĝis Tolanaro sudoriente.[3] Nestoj trviĝas ĉefe en disaj vegetalkovritaj habitatoj kiel herbejoj, marbordaj kotejoj, salakvaj marĉoj, borddoj de alkaaj lagoj kaj mangrovejoj, kaj la reproduktado ne etendiĝas pli ol kelkajn kilometrojn interne.[5] Oni ne konas, ke la Madagaskara pluvio migras.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 BirdLife International (2016). “Charadrius thoracicus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22693780A93422870. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693780A93422870.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Long, P.R., Zefania, S., ffrench-Constant, R.H. kaj Székely, T. (2008) ‘Estimating the population size of an endangered shorebird, the Madagascar plover, using a habitat suitability model’, Animal Conservation, 11(2), pp. 118–127
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Zefania, S., ffrench-Constant, R., Long, P. kaj Szekely, T. (2008) ‘Breeding distribution and ecology of the threatened Madagascar Plover Charadrius thoracicus’, Ostrich, 79(1), pp. 43–51
- ↑ 4,0 4,1 Zefania, S., Emilienne, R., Faria, P.J., Bruford, M.W., Long, P.R. kaj Székely, T. (2010) ‘Cryptic sexual size dimorphism in Malagasy plovers Charadriusspp’, Ostrich, 81(3), pp. 173–178
- ↑ 5,0 5,1 Safford, R., Hawkins, F., Pearson, D.J., Gale, J. kaj Small, B. (2013) The birds of Africa: Volume VIII: The Malagasy region: Madagascar, Seychelles, Comoros, Mascarenes. London, United Kingdom: Poyser. Pg 311-312
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater (ISBN 0-395-60237-8)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|