Saltu al enhavo

Madagaskara turnico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madagaskara turnico
Madagaskara turnico (Turnix nigricollis) - Zoo de San Diego
Madagaskara turnico (Turnix nigricollis) - Zoo de San Diego

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Turnicoformaj Turniciformes
Familio: Turnicedoj Turnicidae
Genro: Turnicoj Turnix
Specio: Madagaskara turnico, Turnix nigricollis
Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Madagaskara turnico (Turnix nigricollis, laŭ kio ankaŭ Nigrakola turnico) estas malgranda specio de birdoj en la familio Turnicedoj. Tiu familio estas speciala en tio ke la inoj estas pli grandaj kaj pli koloraj ol maskloj (kiuj kovas kaj idozorgas) kaj estas poliandriaj. La specio estas endemia de Madagaskaro kaj de kelkaj apudaj insuletoj. Ĝi estas grundema specio kun malkutima reprodukta biologio kun invertita seksa dimorfismo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Madagaskara turnico estis formale priskribita en 1789 fare de la germana naturalisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun tetraoj kiel birdoj en la genro Tetrao kaj stampis la duoblan nomon Tetrao nigricollis.[1]

Gmelin bazis sian priskribon sur pli fruaj priskriboj de la francaj natursciencistoj Mathurin Jacques Brisson kaj Georges-Louis Leclerc, Comte de Buffon.[2][3][4]

La Madagaskara turnico estas nun metita en la genro Turnix kiu estis enkondukita en 1791 fare de la franca naturalisto Pierre Bonnaterre.[5][6] La genronomo estas mallongigo de la genro Coturnix. La specia epiteto nigricollis kombinas la latinan niger (nigra) kun la modernlatina collis (kola).[7] La specio estas monotipa: oni ne agnoskis subspeciojn.[6]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Madagaskara turnico estas fortika birdo kun malgranda kapo kaj mallongaj kruroj kaj vosto. Ambaŭ seksoj estas kripte koloraj; la masklo havas helbrunan kapon kun nigrablankaj strieco kaj makuloj, kaj grizecbrunaj dorso kaj flugiloj kun fajna malhela strieco kaj pal-randaj plumoj, kaj la strieco ĉe la eksteraj skapularoj estas pli markita. La vosto estas grizecbruna kun fajna striado. La mentono kaj gorĝo estas blankecaj, la brusto cinamo-sablokolora kun malhela strieco kaj la ventro blankeca. La beko estas bluecgriza, la irisoj blankaj aŭ palgrizaj kaj la kruroj grizecaj. La ino estas pli brilkolora. La pinto de la kapo estas nigreca kaj la mantelo brungriza kun iom da malhela strieco kaj cinamokoloraj plumrandoj, intermetitaj per kelkaj senmarkaj grizbrunaj plumoj, donante kvadratan efikon. Estas blanka liphara strio sub kiu la mentono kaj supra gorĝo formas nigran mentonzonon. La brusto estas cinamo-rozkolora kaj la ventro griza kun malforta strieco. La junulo similas al la masklo sed estas iom pli malhela kaj pli forte makulita.[8]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Tiu turnico estas endemia de la insulo de Madagaskaro kaj vivas en plimulto de la insulo kie estas taŭga habitato. Ĝi troviĝs en herbejoj, malfermaj arbaroj, maldensejoj, arbarrandoj, sablejoj kaj arbustaroj, paŝtejoj kaj kultivataj areoj, speciale kie oni kultivas maniokon.[8] Ĝi estis enkondukita en Maŭricion, kie ĝi estas nune plej verŝajne preskaŭ formortinta kaj estas loĝanta en Reunio kaj en la Insularo Glorioso, kvankam ne klaras ĉu ĝi estas indiĝena ankaŭ tie.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  2. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés 1 (French, Latin). Paris: Jean-Baptiste Bauche, p. 252–254; Plate 24 fig. 2. La du steloj (**) en la komenco de la fako indikas, ke Brisson bazis sian priskribon sur la ekzamenado de specimeno.
  3. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1771) “Le turnix ou caille de Madagascar”, Histoire Naturelle des Oiseaux 2 (france). Paris: De l'Imprimerie Royale.
  4. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “Caille, de Madagascar”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 2. Paris: De L'Imprimerie Royale.
  5. Bonnaterre, Pierre Joseph. (1823) Tableau encyclopédique et méthodique des trois règnes de la nature: Ornithologie Part 1 (france). Paris: Panckoucke, p. [htt://www.biodiversitylibrary.org/e/51114657 lxxxii], [htt://www.biodiversitylibrary.org/e/51114678 5–6]. Kvankam la titolpaĝo montras daton 1823, la fako (livraison) kiu enhavas la priskribon estis publikigita en 1791. Vidu: Dickinson, E.C.. (2011) Priority! The Dating of Scientific Names in Ornithology: a Directory to the literature and its reviewers. Northampton, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-1-5.
  6. 6,0 6,1 Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (Aŭgusto 2022). Alirita 14a de Oktobro 2022 .
  7. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n393/mode/1u393], [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n271/mode/1u271]. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  8. 8,0 8,1 8,2 Safford, Roger; Hawkins, Frank (2013). The Birds of Africa: Volume VIII: The Malagasy Region: Madagascar, Seychelles, Comoros, Mascarenes. Bloomsbury Publishing. pp. 345–346. ISBN 978-1-4081-9049-4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]