Madame de Montespan
Aspekto
Françoise DE ROCHECHOUART, "Mademoiselle DE MORTEMART" (naskiĝis la 5-an de oktobro 1640[1][2] en Lussac-les-Châteaux - mortis la 26-an de majo 1707 en Bourbon-l'Archambault), plikonata kiel Madame de Montespan (esperante Sinjorino Montespan) estis la favorita amantino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a ekde 1667 ĝis 1679.
Ŝi havis sep infanojn kun la reĝo (vidu Ludoviko la 14-a#Infanoj). Inter tiuj ĉi, ses estis oficiale agnoskitaj de Ludoviko kaj kvar fariĝis plenkreskuloj.
Post skandalo, Sinjorino Montespan spertis malfavoron, kaj estis progresive anstataŭita de Françoise d'Aubigné, markizino de Maintenon.