Madrida Geja Fiero
Madrida Geja Fiero | ||
---|---|---|
ĉiujara okazaĵo | ||
tago de geja fiero | ||
Komenco | 25-a de junio 1978 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Situo | Madrido | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Fiera Festivalo de Madrido, populare konataj kiel la GLAT-fiero de Madrido kaj ĝia akronimo MADO, estas la festoj kaj paradoj de la kvartalo Chueca, en la centro de Madrido dum la semajnfino post la 28-a de junio, okaze de la Internacia Tago de GLAT-Fiero.
La festado komenciĝas merkrede posttagmeze kun la populara proklamo en la Placo Chueca, farita de famaj elstaruloj kaj finiĝas dimanĉe post la manifestacio kaj defilado de protestaj grupoj sabate.
La Fiero de Madrido el malgranda koncentriĝo de homoj fine de la 1980-aj jaroj iĝis la, konsiderata, plej granda geja festo en Eŭropo kaj unu el la plej gravaj en la mondo, nur superita de la fiero de la urbo San-Francisko (Kalifornio) , altirante pli ol unu milionon kaj duono da partoprenantoj, 300.000 eksterlandaj turistoj, kaj lasante en la ĉefurbo pli ol 150 milionojn da eŭroj en 2015, establante sin kiel unu el la plej gravaj kaj homamasaj festivaloj en Hispanio.
En 2017, en Madrido okazis la kvina eldono de la tutmonda geja fiero, la plej granda GLAT-evento en la mondo.