Mafra
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mafra (stacidomo). |
Mafra | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1189 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2640 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 76 685 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 263 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 56′ N, 9° 20′ U (mapo)38.933333333333-9.3333333333333Koordinatoj: 38° 56′ N, 9° 20′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 115 m [+] | ||||
Areo | 291,65 km² (29 165 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mafra [+] | |||||
Mafra estas portugala urbo de la Lisbona regiono, de la Metropola Areo de Lisbono kaj de la Distrikto Lisbono kun ĉirkaŭ 20 781 loĝantoj.
La urbo Mafra estas sidejo de la municipo Mafra, kun 291,66 km² de areo kaj 86 521 loĝantoj (2021), subdividita en dek unu freguesias. La municipa teritorio limas norde kun Torres Vedras, nordoriente kun Sobral de Monte Agraço, oriente kun Arruda dos Vinhos, sudoriente kun Loures, sude kun Sintra kaj okcidente estas marbordo al Atlantiko. Kvankam ĝi estas unu de la plej etendaj municipoj de la regiono, Mafra enhavas apenaŭ 3% de la loĝantaro de la metropola areo.
Ĉefa vidindaĵoj estas la Nacia Palaco de Mafra (ĉefa verko de la portugala baroko kaj Monda heredaĵo de Unesko, kiu utilis kiel inspiraĵo por verkoj kiel Memorial do Convento, de José Saramago), kaj gravas ankaŭ la arbaro Tapada Nacional de Mafra, la tipa domaro Mata Pequena, la arbaro Penedo do Lexim, la Tutmonda Surfejo de Ericeira kaj kuirartaj produktoj kiel la Pano de Mafra.
Historio
[redakti | redakti fonton]Arkeologiaj restaĵoj sugestas, ke la setlejo kiu nun nomiĝas Mafra estis loĝita almenaŭ el Neolitiko. La loknomo Mafra restas mistera, sed oni scias ke la nomo evoluis de Mahfara (araba epoko), Mafara (1189), Malfora (1201), Mafora (1288) kaj Malfotaça (1390). Oni scias ankaŭ, ke Mafra estis fortikita urbo, kaj ankoraŭ hodiaŭ estas ĉe Rua das Tecedeiras iom da iama murego. La kastelo ŝajne staris sur neolitika setlejo, poste de la Ferepoko, en la nuna urba centro, protektita de densa arbaro kiu ekzistis ĝis la 19-a jarcento en Quinta da Cerca. En 1147, Mafra estis konkerita al araboj fare de Afonso Henriques, kaj en 1189 la urbon donis la reĝo Sanĉo la 1-a al la Episkopo de Silves, Nikolao, kiu la sekvan jaron havigis la unuan foruon.
En 1513 la reĝo Manuelo la 1-a donis Novan Foruon al Mafra, kio atestas pri la relativa gravo de la urbo, kiu baldaŭ malpliiĝis draste. Censo de loĝantaro de 18a de Septembro 1527 registris 191 lokanojn, el kiuj nur kvar loĝis en hejmoj de la urbo. Kiam, en 1717, la reĝo Johano la 5-a inaŭguris la konstruadon de la Palaco, Mafra estis nur malgranda domaro je centoj da metroj de la Monumento. Laŭlonge de la 19-a jarcento la setlejo ekkreskis en direkto al la Monumento, kvankam la rura aspekto de la setlejo perdiĝis nur en la 20-a jarcento.
La 8an de Decembro 1807 trupoj de Napoleono Bonaparte eniris en Mafra por starigi stabanaron en la Palaco. Parto de la franca armeo pluis al Peniche kaj Torres Vedras, dum la cetero restis en la Palaco-Konvento, kaj la oficiroj en la domaro, ĉiuj estritaj de la generalo Louis Henri Loison. La reastado de la invadantoj daŭris ĉirkaŭ naŭ monatoj. La 2an de Septembro angla armeo eniris en Mafra, bonvenigite de la lokanoj kaj de sonoriloj. La 5an de Oktobro de 1910 denove en Mafra estis unika historia tago: fakte la antaŭan tagon respublika insurekcio okazis en Lisbono, la reĝo Emanuelo la 2-a rifuĝiĝis dumnokte en la Palaco kaj poste abandonis Mafra survoje al Ericeira, de kiu la ŝipo D. Amélia kondukis lin al Ĝibraltaro kaj al la ekzilo.
Kvar jarojn poste, la 20an de Oktobro grupo de monakiistoj kunvenis en Mafra kaj portante armilojn iris al la Escola Prática de Infantaria, instalita en la Konvento, interrompinte telefonadon kaj telegrafon. La ribelon facile venkis la militistoj, kaj en la prizono de Mafra oni malliberigis ĉirkaŭ cent personoj. Ekde la konstruado de la Monumento la militistoj ludis gravan rolon de la loka etoso de Mafra. Jam el 1840 la konventon okupis trupoj, kaj en 1859 ĉirkaŭ kvar mil rekrutitoj ricevis tie instruadon, sed tion oni nuligis la sekvan jaron, post 94 rekrutitoj mortis ŝajne pro infekto-kontaĝo malsano. De 1848 ĝis 1859, kaj de 1870 ĝis 1873 la konvento estis hejmo de la la Reĝa Militlernejo. En 1887 oni kreis la Escola Prática de Infantaria e Cavalaria kaj en la sekva jaro oni konstruis en la arbaro Tapada de Mafra pafejon kien venis ofte la reĝo Karlo la 1-a, pafemulo. En 1896 oni kreis Escola Central de Sargentos, dependanta de la Escola Prática de Infantaria. En 1911 oni fondis Depósito de Remonta e Garanhões, kiu en 1950 iĝis Militlernejo por Ĉevalrajdado kaj sep jarojn poste Milita Centro de Fizika Edukado, Ĉevalrajdado kaj Sporto. Nuntempe plue funkcias nomita (el 1993) Centro Militar de Educação Física e Desportos, en Largo General Conde Januário, kaj Escola Prática de Infantaria, en la Konvento de Mafra.
La ĉefa monumento de la urbo iĝis tutmonde konata pro la verko de José Saramago, "Memorial do Convento", en kiu oni miksas la konstruadon de la monumento kun la agado de mirindaj roluloj, inter kiuj virino kiu kapablas vidi en la interno de la personoj, kaj viziulo kiu konstruas flugmaŝinon. En la komenco de la 21-a jarcento, Mafra ege kreskis kaj preskaŭ duobligis sian loĝantaron en apenaŭ 20 jaroj, helpite de la plibonigo de ŝoseaj infrastrukturoj, aparte pro la A8 kaj la A21. Pro sia proksimeco al Lisbono, la municipo Mafra iĝis dormurbo kun grava navedaj movoj kaj unu el ĉefaj municipoj de la Metropola Areo de Lisbono.
Submunicipoj
[redakti | redakti fonton]Mafra havas jenajn freguesías:
- Azueira e Sobral da Abelheira
- Carvoeira
- Encarnação
- Enxara do Bispo, Gradil e Vila Franca do Rosário
- Ericeira
- Igreja Nova e Cheleiros
- Mafra
- Malveira e São Miguel de Alcainça
- Milharado
- Santo Isidoro
- Venda do Pinheiro e Santo Estêvão das Galés
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Konvento kaj Palaco de Mafra.
- Preĝejo Encarnação kaj preĝejo de Sankta Andreo en Mafra.
- Preĝejo de São Silvestre (Gradil).
- Pilorio, Preĝejo de Sankta Petro, Kapeloj kaj Fortikaĵo Milreu de Ericeira.
- Pilorio de Enxara dos Cavaleiros en
- Antikva ponto de Cheleiros.
- Strandoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Pilorio de Ericeira.
-
Antikva ponto de Cheleiros.
-
Cheleiros.
-
Preĝejo de São Silvestre (Gradil).
-
Fortikaĵo Milreu de Ericeira.
-
Konvento kaj Palaco de Mafra.
-
Gotika pordo de la preĝejo de Sankta Andreo.
-
Azueira.
-
Preĝejo de Encarnação.
-
Strando Calada en Encarnação.
-
Ericeira.
-
Ericeira.
-
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Milharado.
-
Venda do Pinheiro e Santo Estêvão das Galés.