Saltu al enhavo

Magda B. Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magda B. Müller
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1937 (1937-04-23) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fotisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Magda B. MÜLLER, laŭ hungarlingve kutima nomordo B. Müller Magda estas hungara fotisto.

Magda B. Müller [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1937 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Magda B. Müller frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi laboris en fotolaboratorio, ŝi vizitis ankaŭ diversajn fotoklubojn. Ŝi edziniĝis en 1962, poste ŝi naskis filinon. En 1963 ŝia fotoserio ricevis premion. En la sekva jaro okazis ŝia debuta fotoekspozicio. Ŝi faris ekzamenon pri fotado, ekde 1969 ŝi laboris en produktejo de filmoj. Ŝi faris fotojn pri pli ol 100 hungaraj filmoj kaj ties aktoroj, tiuj fotoj estis profititaj en reklamoj, arĥivadoj, albumoj. Ekde 1989 ŝi estas ĉefo de la hungara filmohistoria kolektaĵo. Ŝi ricevis premiojn en 1963, 1980 kaj 2000. .

Ŝiaj elektitaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]
  • A város peremén (1964)
  • Quo vadis (1974)
  • Filmgyári Capriccio (1985)
  • Ég a malom (2000)

Ŝiaj elektitaj libroj

[redakti | redakti fonton]
  • Filmgyári Capriccio (1985)
  • Volt egy csapat...Kell egy csapat (2002)
  • Még mindig veri az ördög a feleségét (2012)