Magda Marsay
Magda Marsay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marsay Magda |
Naskiĝo | la 14-an de aprilo 1927 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 9-an de januaro 2012 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) (1951–1957) Secondary School of Visual Arts (en) (1941–1944) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto voĉa instruisto |
Magda Marsay [marŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Marsay Magda estis hungara operkantisto, (koloratursoprano).
Magda Marsay [1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1927 en Budapeŝto, ŝi mortis la 9-an de januaro 2012 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Magda Marsay frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, kie ŝi lernis ankaŭ violonadon kaj desegnadon. Post la abituriento ŝi estis industria desegnisto. Inter 1951 kaj 1957 li lernis kantadon en gimnazio-konservatorio, poste ŝi aliĝis al opera trupo de Nacia Teatro (Miskolc), kie ŝi debutis. Inter 1958 kaj 1984 ŝi estis membro de Teatro Csokonai (Debrecen), poste ŝi pensiuliĝis. Inter 1977-1994 ŝi ankaŭ instruis en filio de Muzikakademio de Budapeŝto en Debrecen. Ŝi estis ankaŭ gastokantisto en pluraj urboj de Eŭropo. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1964 – 1997, krome ŝi ricevis la titolon "eterna membro de Teatro Csokonai".
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel:
- Bánk bán — Melinda
- Hunyadi László – Gara Mária
- Pongrác Kacsóh: János vitéz – franca reĝidino
- Károly Goldmark: Sába királynője – Szulamit
- Giuseppe Verdi:
- La Traviata – Violetta
- Attila – Odabella
- Ernani – Elvira
- Luisa Miller – titolrolo
- Don Carlo – reĝino Elizabeta
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro – grafino Almaviva
- Die Entführung aus dem Serail – Konstanza (debuta rolo)
- Don Giovanni – Donna Anna
- Die Zauberflöte – Reĝino de Nokto, Pamina, unua damo, dua junulo
- Léo Delibes: Lakmé — titolrolo
- Charles Gounod: Faust – Margit
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — Olympia, Giulietta, Antonia (triopa rolo)
- Beethoven: Fidelio – Marcellina
- Gaetano Donizetti: Lucia di Lammermoor – címszerep
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — titolrolo
- La bohème – Mimi
- Gianni Schicchi – Lauretta