Magda Trott
Magda Trott | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de marto 1880 en Freystadt in Schlesien | |
Morto | 12-an de majo 1945 (65-jaraĝa) en Misdroy | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Magda TROTT (naskiĝis la 28-an de marto 1880 en Freystadt in Schlesien (ekde 1945 renomita Kożuchów), mortis la 12-an de majo 1945 en Misdroy (ekde 1945 renomita Międzyzdroje) estis germana verkistino. La feminisma aktivistino kaj multflanka verkistino nuntempe nur konatas per ŝiaj porinfanaj literaturaĵoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La patrino de Trott, kiu estis opera kantistino, post la naskiĝo de la infanoj ne plu aktivis. En la jaro 1903 la familio transloĝiĝis al Berlino. Trott frekventis tie seminarion por infanĝardenistinoj en la domo Lettehaus kaj trapasis la ŝtatan ekzamenon infanvartistinan. Fakte ŝi ankaŭ laboras en municipa infanĝardeno, tre ŝatate fare de la infanoj.
En 1907 Trott fondis, kune kun aliaj riĉaj virinoj, la institucion de "Porvirina banko / Frauenbank"; ĝis la malfruaj 1920-aj jaroj Trott estis unu el la plej radikaj feministoj tiutempe. Ŝia kunbatalantino estis i.a. Thea von Harbou. Ŝia plej granda revo estis - kion ŝi priskribis ankaŭ en 1914 en la novelo Von der Gründung des Frauenstaates - fondi amazonan ŝtaton en la Luneburga Erikejo kun la ĉefurbo Lüneburg. La luneburganoj koleriĝante atakadis ŝin en la loka gazetaro.
En 1915 Trott transloĝiĝis sur la insulon Wolin, en la urbon Misdroy (hodiaŭ pole: Międzyzdroje), kie ŝin ade vizitis dumsomere etaj kaj maletaj legantinoj, ofte eĉ grandaj grupoj el infanaj hejmoj. Tie komenciĝis ŝia intensega laboro. Ŝi verkis ankaŭ sub diversaj pseŭdonimoj kiel: G. Claudius, Lena Torahn, Lena Mageda, J. Marein, Rud Mavege.
Laŭ informoj el tekstoj sur kelkaj originaj Pucki-volumoj de la malfruaj 1930-aj jaroj Trott estis ankaŭ mem patrino; tamen, de ŝiaj eblaj infanoj ne estas je dispono informoj. Kelkajn tagojn post la fino de la Dua mondmilito ŝi mortis. Kiamaniere estas ĝis nun nekonate.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Hodiaŭ konatas Trott nur pro porinfanaĵoj. Sed tiaĵoj estis nur parto de la verkaro kompleta. Ŝi verkis distrigajn romanojn, porvirinajn konsililojn, teatraĵojn, rakontojn kaj etajn novelojn. Tamen ekde la komenco ŝi ankaŭ flegis la ĝenron de adolekstantinaĵoj. Je la fino de la 1920-aj jaroj ekis la verkado de porknabinaj serioj diversaj (Pommerle, Goldköpfchen, Pucki) kaj famigis ŝin en tiu ĉi direkto. La samtempuloj taksis ŝiajn verkojn trivialaj. En 1933 la nazioj metis kelkajn malnovajn romanojn de ŝi sur la listo de nepermesitaj libroj. Ŝia produktiveco estas imponega. Ĉar la multo de ŝiaj verkoj aperis nur post 1919, kiam ŝi estis jam 39-jara, kaj ĝis 1942, do ene de nur 23 jaroj.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1911 Stilles Heldentum
- 1913 Eine seltsame Episode von der Westfront
- 1916 Treu der Scholle
- 1920 Schmerzender Lorbeer
- 1921 Am Glück vorbei
- 1922 Der Filou. Eine Gaunergeschichte aus dem besetzten Rheinland
- 1928 Das Eulenhaus
- 1932 Die Zwillingsschwester
- 1937 Einer von ihnen hat gemordet
- 1938 Maria hilft!
- 1941 Camillas Versuchung
Porinfanaj literaturserioj
[redakti | redakti fonton]- 1928 – 1939 Pommerle
- 1928 – 1939 Goldköpfchen
- 1935 – 1941 Pucki
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj surrete
- Biografiaj informoj
- Informoj pri Magda Trott en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Pri la ideo de porvirinaj bankoj (Frauenbank) hodiaŭ en Germanlando Arkivigite je 2016-02-06 per la retarkivo Wayback Machine