Magdolna Csath
Magdolna Csath | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csath Magdolna Anna |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1943 (81-jaraĝa) en Újpest |
Lingvoj | hungara • angla • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | London Business School (en) (1972–1973) Universitato Eötvös Loránd (1967–1968) Universitato Corvinus de Budapeŝto (–1966) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto universitata instruisto |
Magdolna Csath [ĉat], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csath Magdolna Anna estas hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto.
Magdolna Csath[1] naskiĝis la 15-an de decembro 1943 en Újpest.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Magdolna Csath akiris diplomon en Universitato Károly Marx en 1966, poste ŝi plulernis 2 jarojn en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1973 ŝi akiris pli valoran diplomon en en:London Business School. Ŝi instruis en Universitato Károly Marx, Virginia Polytechnic Institute and State University, en:Old Dominion University, en:University of Stirling, fine ŝi estis katedrestro de Altlernejo János Kodolányi. Ŝi doktoriĝis (DSc) en 1992 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, ŝia habilitiĝo okazis en 1996 en Universitato Károly Marx. Ŝi havis edzon kaj naskis filinon. Ŝi ricevis premiojn inter 2008-2023, stipendion inter 1999 kaj 2002.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Operációkutatási módszerek a vállalati gyakorlatban. Előadásvázlatok (1970)
- Stratégiai tervezés. Elmélet és gyakorlat (kunaŭtoro, 1983)
- Akik eladnák a világot. A Multilaterális befektetési megállapodás (MAI) és következményei (kunaŭtoro, 1998)
- Stratégiai tervezés és vezetés a 21. században. Felsőoktatási tankönyv (lernolibro, 2004)
- Rendszerváltás a gazdaságban avagy Hogyan tűnt el a magyar ipar? (2015)
- A fenntarthatóság árnyalatai (2020)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM91773 hungarlingva datenaro de muzeo