Magdolna Csutak
Aspekto
Magdolna Csutak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1945 (79-jaraĝa) |
CSUTAK Magdolna estas rumanuja hungara, aŭstruja ceramikistino naskiĝinta en Sfântu Gheorghe la 26-an de novembro 1945.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Csutak studis en jaroj 1955–64 en Târgu Mureş en la Liceo de Muziko kaj Arto, poste en Kluĵo inter 1964–70 finis la fakon pri ceramiko. Ŝi laboris en sia naskiĝurbo kaj en Bukareŝto. En 1977 ŝi elmigris Aŭstrujon. Ŝi faris studvojaĝojn en Novjorko, Londono, Amsterdamo. Ekde 1978 ŝi estas anino de Künstlerhaus de Vieno, ekde 1995 de la IG Bildende Kunst, Wien. Ŝi estas anino ankaŭ de la Magyar Műhely de Parizo. Inter 1983 kaj 1985 ŝi organizis ekspoziciprogramojn por artistoj en sia laborejloĝejo en strato Fuhrmanngasse de Vieno.
Premioj, distingoj
[redakti | redakti fonton]- 2010: Munkácsy-premio;
- 1986: Aŭstruja ŝtata stipendio;
- 1985: Theodor Körner-premio;
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]Ŝia unua individua ekspozicio estis en 1970 kaj la unua grupa ekspozicio en 1974.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Artportal.hu[1] Arkivigite je 2012-09-09 per la retarkivo Wayback Machine