Magnetoskopo
Aspekto
Magnetoskopo (ekde 2002)[1] aŭ vidbendilo (ekde 1983),[2][3] vidbendaparato,[4] videobendregistrilo, videomagnetofono aŭ videoaparato estas elektronika aparato por magnete registri sur bendon samtempe sonojn kaj moviĝantajn bildojn el kamerao aŭ televidilo kaj por reprodukti ilin per televidilo.
La unuaj magnetoskopoj aperis en la 1950-aj jaroj kaj estis tre grandaj. Oni uzis ilin aŭ en studio, aŭ veturigis ilin al loko de eventoj en speciala aŭtobuso.
Vendado de magnetoskopoj por popola uzado komenciĝis la 7-an de junio 1969.
Ekde la jaro 2005 DVD-skopoj rapide anstataŭas magnetoskopojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo magnetoskopo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la eldono de 2002, presita eldono, paĝo 701 - en vortaroj antaŭ 2002 ne dokumentiĝas la vorto magnetoskopo (en la Franca-Esperanta Vortaro de Danvy kaj Le Puil el 1992, p. 526, nur proponiĝas la vorto "kasedmagnetofono" por sonkasedo)
- ↑ ekzemple, "vidbendilo" en la komputila vortaro (angle kaj esperante)
- ↑ Angla Esperanta Telekomunika Vortaro, de Christian Bertin, 1983/1985 (angle kaj esperante)
- ↑ artikolo vidbendaparato en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dokumenta filmo pri disvastiĝo de vidbendaparatoj en Sovet-Unio, subtekstigita en E-o Arkivigite je 2007-01-02 per la retarkivo Wayback Machine