Mahommah Gardo Baquaqua
Mahommah Gardo Baquaqua | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1823 en Djougou | |
Morto | ||
Religio | islamo vd | |
Etno | afrik-usonanoj vd | |
Lingvoj | portugala vd | |
Loĝloko | Olinda • Nov-Jorko • Kanado • Anglio vd | |
Alma mater | New-York Central College, McGrawville (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Biography of Mahommah G. Baquaqua vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mahommah Gardo Baquaqua[1] estis iama sklavo, naskiĝita en Zooggoo, en Centra Afriko, kiu estis reĝlando dependinta de la Bergoo-reĝlando. Li laboris en Brazilo kiel malliberulo, tamen li eskapis al Novjorko en 1847, certigante sian liberecon. Li verkis biografion, eldonita de Usona aboliciisto Samuel Moore en 1854. Lia raporto estas la unua konata dokumento pri la sklavkomerco verkita de iama brazilana sklavo.[2]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Baquaqua naskiĝis en Djougou (nuntempe en Benino) inter 1820 kaj 1830, en eminenta islama komercista familio. Li lernis la Koranon, literaturon kaj matematikon en islama lernejo. Dum lia adoleskanteco, li partoprenis en la heredaj militoj en Daboya, kun sia frato, kiam li estis kaptita kaj poste savita.
Revenante al Djougou, li ekestis labori en la servo de loka aŭtoritatulo, eble la estro de Soubroukou, kiun li nomas 'reĝo'. La mistraktoj faritaj de li dum tiu tempo igis lin celo de embusko, do li estis kaptita kaj transportita al Reĝlando Dahomejo; en 1845 oni enŝipigis kaj alportis lin al Pernambuko, en Brazilo.
Baquaqua estis sklavo en Olinda, Pernambuko dum ĉirkaŭ du jaroj. Lia majstro estis bakisto, kaj Baquaqua laboris por konstruado de domoj, portante ŝtonojn, lernante la portugalan. Pro la krueleco de liaj brazilaj majstroj, li iĝis drinkemulo kaj klopodis sinmortigon.
Alportita al Rio-de-Ĵanejro, Baquaqua eklaboris en la teamo de la komerca ŝipo Lembrança, transportante varojn al la sudaj provincoj de Brazilo. Sendo de kafo al Usono en 1847 estis lia pasporto al libereco. La ŝipo alvenis en Novjorka Haveno en Junio, kaj lokaj aboliciistoj alproksimiĝis kaj stimulis lin fuĝi el la ŝipo. Post la eskapo, tamen, oni enprizonigis lin en loka malliberulejo, kaj kun la helpo de la aboliciistoj, kiuj stimulis lian fuĝon, oni ne devigis lin reveni al la ŝipo. Li estis sendita al Haitio, kie li vivis kun pastro Judd, baptista misiisto.
Konvertita kaj baptita en 1848, Baquaqua revenis al Usono pro la politika malstabileco en Haitio tiam. Li studis en la New York Central College en McGrawville dum preskaŭ tri jaroj. En 1854 li transloĝiĝis al Kanado kaj lia bibliografio estis eldonita en la sama jaro de Samuel Downing Moore en Detrojto.
Oni ne scias kio okazis al Baquaqua post 1857. Tiam li estis en Anglio kaj aniĝis al la American Baptist Free Mission Society por esti sendita al Afriko kiel misiisto.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . IDENTIDADE E A MIRAGEM DA ETNICIDADE A JORNADA DE MAHOMMAH GARDO BAQUAQUA PARA AS AMÉRICAS. Federal University of Bahia (2002). Arkivita el la originalo je 2010-07-05. Alirita 2015-11-30 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-05. Alirita 2016-02-22 .
- ↑ Historiadores traduzem única autobiografia escrita por ex-escravo que viveu no Brasil (portugale). Alirita 2015-11-30 .
- ↑ Baquaqua, Mahommah Gardo (1824?-1857?) | The Black Past: Remembered and Reclaimed. Alirita 2015-11-30 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- AUSTIN, Allan D. African Muslims in antebellum America: transatlantic stories and spiritual struggles. New York: Routledge, 1997.
- BAQUAQUA. Biografia de Mahommah Gardo Baquaqua; Edição com notas de Allan D. Austin.
- ELBERT, Sarah. Introduction to American Prejudice Against Color. York: Maple Press, 2002.
- FOSS e MATHEWS. Facts for Baptist Churches. Atica, NY, 1850.
- LOVEJOY, Paul E. Identidade e a miragem da etnicidade: a jornada de Mahhomah Gardo Baquaqua para as Américas. Afro-Asia, n. 27, p. 9-39, 2002.
- KRUEGER, Robert. Biografia e narrativa do ex-escravo Mahommah Gardo Baquaqua. Brasília: Editora Universidade de Brasília, [1997]