Maithripala Sirisena
Pallewatte Gamaralalage Maithripala Yapa Sirisena (aŭ pli mallonge Maithripala Sirisena; sinhale මෛත්රිපාල සිරිසේන; tamile மைத்திரிபால சிறிசேன; naskiĝis la 3-an de septembro 1951, do nun 73-jara) estas srilanka politikisto. Kiel ĉefa kandidato de la opozicio li en la ŝtatprezidanta baloto de la 8-a de januaro 2015 surprize venkis kontraŭ la antaŭa ŝtata prezidanto Mahinda Rajapaksa. Sekve ekde la 9-a de januaro 2015 li estas la prezidanto de Srilanko.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Sirisena en 1951 en la distrikto Polonnaruwa naskiĝis en sinhala familio de farmistoj. Post la mezlernejo li estis lernejano en la "reĝa kolegio" (Royal College) en la urbo Polonnaruwa, pli poste ankoraŭ sukcese finis tri-jaran edukon en la agrikultura lernejo Kundasale Farm School kaj iĝis membro de la "Srilanka Liberiga Partio" (Srilanka Libereca Partio, SLFP).[1] Unue li laboris en agrikulturaj kooperativoj kaj krome plu aktivis en la partio SLFP. Ekde la jaro 1978 li estis profesia politikisto. En 1979 li elektiĝis distrikta sekretario de la partio SLFP kaj en 1983 prezidanto de la nacia junulara organizaĵo de la partio. En 1989 li nome de lia distrikto unuafoje iĝis membro de la srilanka parlamento kaj ankaŭ sekve de la balotoj de 1994, 2000, 2001, 2004 kaj 2010 estis parlamenta reprezentanto de sia distrikto.[2] Inter la jaroj 1997 kaj 2001 kaj duafoje de 2004 ĝis 2014 li havis diversajn ministrajn postenojn en la registaro de Srilanko, laste en 2014 tiun de ministro pri sano. De junio 2001 ĝis la 21-a de novembro 2014 li estis la ĝenerala sekretario de sia partio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala konciza biografio en la retejo de la parlamento de Srilanko angle
- balota retejo de Maithripala Sirisena Arkivigite je 2015-01-10 per la retarkivo Wayback Machine (same angle)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Maitripala Sirisena: An embodiment of aspirations of common man ("personigo de la aspiroj de kutimaj homoj") de la ĵurnalisto Wiswa Warnapala la 15-an de februaro 2009 en la srilanka gazeto The Sunday Observer Arkivigite je 2015-08-10 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ koncizaj informoj pri li en la retejo de la parlamento de Srilanko, viditaj la 11-an de januaro 2015 (angle)