Majstro de Litoměřice
Aspekto
Majstro de la altaro en Litoměřice estis anonima pentristo, aktivanta en ĉeĥaj landoj fine de la 15-a kaj komence de la 16-a jarcento. Lia ĉefverko estas altaro en la urbo Litoměřice, sed oni trovas liajn verkojn ankaŭ en la kapelo de Sankta Venceslao en la katedralo de Sankta Vito en Prago.