Makaŭleja Insulo
Aspekto
Makaŭleja Insulo | ||
---|---|---|
vulkaninsulo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Kermadekoj | |
Koordinatoj | 30° 14′ S, 178° 26′ U (mapo)-30.233333333333-178.43333333333Koordinatoj: 30° 14′ S, 178° 26′ U (mapo) | |
Plej alta punkto | Mount Haszard | |
- alteco | 238 m | |
Longo | 2,1 km (1 mi) | |
Larĝo | 1,6 km (1 mi) | |
Akvokolektejo | 3,06 km² (306 ha) [+] | |
Areo | 3,06 km² (306 ha) [+] | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Makaŭleja Insulo | ||
Vikimedia Komunejo: Macauley Island (Kermadec Islands) [+] | ||
La Makaŭleja Insulo, Makaŭlejo, aŭ en angla Macauley Island, estas vulkana insulo en la Kermadekoj de Novzelando, proksimume duonvoje inter la Norda Insulo de Novzelando kaj Tongo en sudokcidenta Pacifika Oceano. Ties koordinatoj estas 30° 14′ S 178° 26′ U / 30.233 °S, 178.433 °U (mapo)
La Makaŭleja Insulo havas 3.06 km² de areo, inklude la najbaran insulon Haszard, kiu estas 220 m oriente kaj kun areo de ĉirkaŭ 5 ha. LA plej alta pinto de Makaŭlejo estas la Monto Haszard nome 238 m alta, kaj ĝi formas parton el la bordo de kaldero centrita 8 km nordokcidente, pinte de granda submara vulkano. La lasta erupto de la vulkano okazis en 4360 a.K. ± 200 jaroj.