Makedonska Kamenica
Makedonska Kamenica | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | orienta regiono | ||
Komunumo | opština Makedonska Kamenica | ||
Poŝtkodo | 2304 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 368 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 305 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 1′ N, 22° 36′ O (mapo)42.01972222222222.591666666667Koordinatoj: 42° 1′ N, 22° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 530 m [+] | ||
Areo | 14,3 km² (1 430 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Makedonska Kamenica [+] | |||
Makedonska Kamenica (makedone Македонска Каменица) estas urbo situanta en la nordoriento de Norda Makedonio, en la Orienta regiono. Ĝi estas la administra centro de la samnoma komunumo opština Makedonska Kamenica. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 4 368 homoj.[1]
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi situas ĉe la suda piedo de la montoj Osogovo, laŭ ambaŭ bordoj de la rivero Kamenička Reka. Ĉe la suda rando de la urbo estas la golfeto de Lago Kalimanci. La alteco de la urbo ĉe la lago estas ĉirkaŭ 540 m kaj nordokcidente leviĝas en la montojn ĝis preskaŭ 1000 m.
Transporto
[redakti | redakti fonton]La ĉefa vojo A3 pasas tra la urbo, kiu kondukas de la urbo Kočani (28 km) al la urbo Delčevo(25 km) kaj plu al Bulgario (35 km).
De la urbo al la nordo estas flanka vojo R1210. Ĝi leviĝas laŭ la rivero al la montoj kaj finiĝas super la vilaĝo Sasa ĉe la surfaca minejo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj de la urbo estas plejparte makedonoj (99,2%).
La loĝantoj laboras en minado (Minejo Sasa), en prilaborado de plumbaj kaj zinkaj ercoj kaj en teksa industrio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Noto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Македонска Каменица en la makedona Vikipedio.