Makemako (planedoido)
136472 Makemako | |
---|---|
Proprecoj de la orbito | |
Granda duonakso | 45,485 AU |
Perihelio – Afelio | 38,22 – 52,75
|
Discentreco | 0,160 |
Orbita inklinacio | 29,0°
|
Sidera periodo | 306,8 a |
Fizikaj proprecoj | |
Kategorio | Planedoido |
Ekvatora – Polusa diametro | 1600 ±300 × ? km |
Maso | 4,0 · 1021 kg |
Meza Denso | g/cm³ |
Ekvatora falakcelo je surfaco | m/s² |
Fuĝrapido | km/s |
Rotacia periodo | |
Inklinacio de la rotacia akso | ° |
Albedo | 0,80 |
Proprecoj de la atmosfero | |
Temperaturo surfaca min. – meza – maks. |
|
Ĉefaj komponantoj | |
Historio kaj alioj | |
Malkovrinto | M. Brown, C. Trujillo, D. Rabinowitz |
Malkovrinta dato | 31-a de marzo 2005 |
Alia nomo | 2005 FY9, "Easterbunny" |
136472 Makemako (oficiale: Makemake; simbolo: )[1] estas planedoido, nome kubevano, orbitanta Sunon ekster la orbito de la oka planedo Neptuno. Laŭ la decido de la Internacia Astronomia Unio en junio 2008 Makemako, pro ĝia absoluta magnitudo malpli ol 1, Makemako nomiĝis kiel ĝi estu nanoplanedo kaj do ankaŭ plutonoido, kaj en julio 2008 ricevis sian propran nomon. Antaŭe Makemako estis konata sub la provizora nomo 2005 FY9. Ĝi estis malkovrita en 2005 de Mike Brown, Chad Trujillo kaj David L. Rabinowitz.
La absoluta magnitudo (lumeco) M de Makemako ŝanĝiĝis de 2005 ĝis 2008 de -0,3 ĝis -0,5, verŝajne pro kondensado de ĝia maldika atmosfero. La taksata diametro estas ĉirkaŭ tri kvaronoj de Plutono.
La nomo de Makemako venas de la nomo de la rapanuia diaĵo Makemake.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ JPL/NASA (2015-04-22) What is a Dwarf Planet?. Alirita 2022-01-19.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Makemake (Le système solaire à portée de votre souris – La Sunsistemo musklake atingebla) france
|