Makiavelismo
Aspekto
Makiavelismo estas amplekse uzata negativa termino por karakterizi senskrupulajn politikistojn kiel tiuj kiujn Makiavelo priskribis en La Princo. En La Princo Makiavelo konsilas la princon pri siaj aferoj: militoj, ribeloj, armeoj, ligoj, provincoj, la sento de la popolo, ktp. La princo, laŭ Makiavelo, por gajni kaj reteni potencon, iafoje devas agi senmorale: mensogo, perforto, perfido, ĉantaĝo, mortigo, hipokriteco, ktp. Leĝo kaj moralo estas sub la princo, ne super la princo, tio estas la reganto. La celo pravigas la rimedon. La respekto de la princo por leĝo, moralo, tradicio, ktp, estas tute oportuna, ne sincera aŭ bonkora.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Anglo, Sydney. Machiavelli – the First Century: Studies in Enthusiasm, Hostility, and Irrelevance, p. 229, Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-926776-6, ISBN 978-0-19-926776-7 Google Books
- Spielberger, Charles D; Butcher, James N. Advances in Personality Assessment, vol. 9. (Hillsdale, NJ): Lawrence Erlbaum Associates, 1992
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Machiavellianism in The Dictionary of the History of Ideas, rete
- Makiavelisma testo.
- Barbara Oakley's Evil Genes page Oakley verkis libron Evil Genes, kiu temas ĉefe pri Psikologia Makiavelismo