Makran
Makran | ||
---|---|---|
Regiono | ||
regiono [+] | ||
Lando | Pakistano | |
- koordinatoj | 25° 30′ 34″ N, 64° 8′ 40″ O (mapo)25.50949564.1443776Koordinatoj: 25° 30′ 34″ N, 64° 8′ 40″ O (mapo) | |
Makran | ||
Vikimedia Komunejo: Makran [+] | ||
Makran (arabe مکران) estas duon-dezerta marborda strio en Baluĉistano, en Pakistano kaj Irano, laŭlonge de la marbordo de la Persa Golfo kaj de la Golfo de Omano.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo Makran derivas el Maka, nome koincida satrapio de la Akemenida Imperio. Alia, pli malnova derivo estas el Makar, aŭ mardrako, laŭ la ĝibbalenoj aŭ balenŝarkoj kiuj abundas en la nordo de la Araba Maro.
La vorto Maka poste iĝis Makran, kiel oftas en tre rilataj antikvaj avestaj kaj malnovpersaj lingvoj kiuj uzas "an" kaj "ran" kiel finaĵon de pluraloj.[1]
La suda parto de Baluĉistano estas nomata Keĉ Makran en la pakistana flanko kaj Makran en la irana kio estas ankaŭ la nomo de iama provinco de Irano.[2] Antaŭ tio, en Akemenidaj tempoj, la nomo Maka estis uzata por tiu regiono. La sumeraj komercpartneroj de la kulturo Magan estis identigitaj kun Makran.[3] En la verko de Varahamihira nome Brihat Samhita, estas mencio de tribo nomita Makara kiu loĝis en la landoj okcidente de Hindio. Ariano uzis derivaĵon de Makran el la persa termino mahi ĥoran, signife "fiŝomanĝantoj" por la baluĉoj loĝantoj de marbordaj areoj, sed tio estis konsiderata "eraro."[4]
Akemenida epoko
[redakti | redakti fonton]Maka estis grava antikva orienta satrapio de Ciro la Granda, fondinto de la Akemenida Imperio. Ĝi korespondis kun teritorioj de nuntempaj Barejno, Kataro, kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, plus la norda duono de Omano, same kiel Baluĉistano kaj la provinco Sindh de Pakistano.[5] La Babilonianoj estis farintaj vojaĝojn uzante Maka por komuniki kun Hindio.[6] Post la morto de Ciro, Dario la 1-a (Persio) sukcedis lin en la trono, kaj, laŭ la greka historiisto Herodoto, deziris scii pli pri Azio. Li volis koni kie la "Induso (kiu estis la nura rivero krom alia kiu produktas krokodilojn) malpleniĝas en la maron".[5] Post persone konduki siajn elitajn fortojn, kies rangoj estis limigitaj al tiuj havantaj persajn, medajn, aŭ elamajn praularojn, por lukti kontraŭ la invadintaj Skitoj, li kondukis kampanjon de konkero al Suda Azio,[7][8][9] kiu konkeris Sindh en 519 a.K. kaj konstituante ĝin kiel sian 20-an satrapion.[10][11] Post la morto de la Akemenida Imperio, Aleksandro la Granda ankaŭ trapasis Maka en sia kampanjo de konkero. Lia armeo marŝis tra akra dezertovojo en Makran, kie li perdis gravan nombron de soldatoj pro la akraj dezertaj kondiĉoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Iranians and Turanians in Avesta. Ali A. Jafarey. Arkivita el la originalo je 2014-11-27. Alirita 2010-09-10.
- ↑ Makran. Britannica. Alirita 18a de Junio 2016.
- ↑ Hansman 1973, p. 555.
- ↑ Yule, Sir Henry; Cordier, Henri, eds. (1993) [unue publikigita 1903, reviziita 1920], The Travels of Marco Polo: The Complete Yule-Cordier Edition, Volume II, Courier Corporation, pp. 402–, (ISBN 978-0-486-27587-1), https://books.google.com/books?id=3TexF3FC87YC&pg=PA402
- ↑ 5,0 5,1 History of Herodotus by Herodotus - Massachusetts Institute of Technology (MIT). mit.edu. Arkivita el la originalo je 2011-06-29. Alirita 2010-09-11.
- ↑ The history of antiquity. Max Duncker. Arkivita el la originalo je 2018-10-24. Alirita 2010-09-10.
- ↑ Persia. Angelfire.com. Alirita 2010-09-09.
- ↑ Iranian Provinces: Sistan and Baluchistan. Iranchamber.com. Alirita 2010-09-07.
- ↑ Ancient Persia. Ancientpersia.com. Alirita 2010-09-09.
- ↑ Darius the great. mdc.edu. Alirita 2010-09-10.
- ↑ The largest empire in ancient history. axehd.com. Arkivita el la originalo je 2010-09-17. Alirita 2010-09-10.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Nicolini, Beatrice, The Makran-Baluch-African Network in Zanzibar and East Africa during the XIXth Century, African and Asian Studies, Volume 5, Numbers 3-4, 2006, pp. 347–370(24)
- Al-Hind: Early Medieval India and the Expansion of Islam 7Th-11th
- Eilers, Wilhelm, Das Volk der Makā vor und nach den Achämeniden, AMI Ergänzungsband 10, 1983, 101-119
- Hansman, John (1973), "A Periplus of Magan and Meluhha", Bulletin of the School of Oriental and African Studies 36 (3), doi:10.1017/S0041977X00119858
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Balochistan and Makran, Pakistan Arkivigite je 2009-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
- 'Music of Makran: traditional fusion from coastal Balochistan' from the British Library Sound Archive Arkivigite je 2021-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
25° 18′ 19″ Nordo 60° 38′ 28″ Oriento / 25.30541 °N, 60.64108 °O (mapo)