Maksimiano de Raveno
Sankta | |||||
Maksimiano de Raveno | |||||
---|---|---|---|---|---|
episkopo, sanktulo | |||||
bildigo de Maksimiano en la baziliko Sankta Vitalo de Raveno
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | latine Maximianus | ||||
Naskiĝo | 449 en Pula | ||||
Morto | 22-an de februaro 556 en Raveno | ||||
Tombo | Archbishop's Chapel, Ravenna (en) Ravenna Cathedral (en) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Chronicle vd | ||||
| |||||
(ĉef)episkopo de Raveno | |||||
Dum | 546- | ||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | katolika eklezio | ||||
Festotago | 21-a de februaro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maksimiano de Raveno, latine Maximianus (naskiĝis en 499, mortis la 22-an de februaro 556; festotago antaŭe la 21-an de februaro) estis ĉefepiskopo[1] de Raveno en Italio. Raveno estis tiam la ĉefurbo de la bizancaj teritorioj en Italio, kaj lia rolo eble inkluzis laikajn politikajn funkciojn.
Li naskiĝis en la romia urbo Pola de la duoninsulo Istrio, nuntempe Pula en moderna Kroatio, kaj estis konsekrita episkopo de Raveno en 546 fare de papo Vigilio en Patras, Grekio. Maximianus estis kvardek ok jarojn diakono de Pola kiam li iĝis la 26-a episkopo de Raveno. Laŭ la naŭa-jarcenta ravena pastro Andreas Agnellus, la dioceza pastraro komence rifuzis lian gvidadon, ĉar li estis selektita fare de la imperiestro Justiniano kaj ne estis ilia komenca kandidato. Laŭ la moderna arthistoriisto Meyer Schapiro, Maksimiano estis "malriĉa diakono de Pola kiu venis al alta pozicio per sia politika lerteco" kiel protektato de Justiniano. Li unue estis nedezirata kiel ĉefepiskopo de la ravenanoj, sed "per sagacaj manovroj li venkis ilian opozicion kaj gajnis ilian respekton per sia diskreteco, malavareco, kaj grandaj entreprenoj de preĝeja konstruado".[2]
Maksimiano kompletigis la bazilikon Sankta Vitalo de Raveno, kaj ankaŭ konstruigis la bazilikon de Sankta Apolinaro kaj plurajn aliajn preĝejojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Catholic Encyclopedia
- ↑ Meyer Schapiro, "The Joseph Scenes on the Maximianus Throne" (angle), en "Selected Papers", volumo 3, "Late Antique, Early Christian and Mediaeval Art!", 1980, eldonejo Chatto & Windus, Londono, ISBN 0701125144, paĝo 38
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Saint Patrick's Church: sanktuloj de la 22-a de februaro Arkivigite je 2019-12-30 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Lia kontribuo al la ikonografio de la Ravenaj mozaikoj Arkivigite je 2019-12-23 per la retarkivo Wayback Machine angle