Maksimilijan Ćolić
Aspekto
Maksimilijan Ćolić | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1749 en Senj |
Morto | 15-an de septembro 1808 (59-jaraĝa) en Zagrebo |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto kanoniko filozofo teologo verkisto ![]() |
Maksimilijan Ćolić [ĉoliĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj tiama ortografio Chiolich Miksa estis kroata (ankaŭ hungarlandana) pastro, kanoniko, profesoro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis löwenspergi.
Maksimilijan Ćolić [1] naskiĝis la 5-an de junio 1749 en Kroatio en Senj. Li mortis la 15-an de septembro 1808 en Zagrebo (laŭ alia informo en 1818).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Maksimilijan Ćolić frekventis gimnazion en Rijeka, poste li plulernis en Graz kaj Romo, fine li doktoriĝis. Post siaj studoj li estis pastro-predikisto en Zagrebo. En 1788 li estis rektoro en Reĝa Universitato de Pest [2] (li ankaŭ instruis). En 1790 li estis nomumita kanoniko de Zagrebo. Li partoprenis ankaŭ en laboro de hungara parlamento en Pozsony.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Oratio habita in introductione scholarum in theatro academico (1776)
- Oratio funebris dum piis manibus M. Theresiae augustae regia Zagrab. acad. parentaret, dicta (1781)
- Oratio funebris dicta… dum piis manibus com. Francisci Nadasdi pro-regis Dalmatiae, Croatiae, Slavoniae parentaret (1783)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [3] Arkivigite je 2023-11-01 per la retarkivo Wayback Machine kroate
- hungarlingva biografio