Makul-likaono
La makul-likaono (ankaŭ nomata hiena likaono, Lycaon pictus), estas kanisedo troviĝanta nur en Afriko, ĉefe ĉe savano kaj tre maldense arbaraj areoj. Ĝi estas la due plej granda natura kanisedo post la lupo kaj la plej granda kanisedo en Afriko, kun plenkreskuloj, kiuj pezas 18–36 kg.[1][2]
Diversaj nomoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas diverse nomata afrika natura hundo, sovaĝa afrika hundo, afrika ĉashundo, kablanda ĉashundo, afrika makulhundo, makula lupo, makula ĉashundo, punktohundo aŭ ornamita lupo.
Trajtoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas unika kanisedo, nome la ununura specio en la genro likaono. Ĝi plej proksime rilatas al la genro Canis, kvankam tiuj genroj ne povas interreproduktiĝi. Ĝi estas fruktodona reproduktulo, kun grandaj idaroj ĝis 19 likaonidoj, kaj povas reproduktiĝi je iu ajn sezono de la jaro. Reproduktado estas kutime limigita al la alfa paro.
Lycaon pictus estas tre sukcesa ĉasisto, kaj plejmulto el ties ĉasadoj finiĝas per mortigo.[3] Ĝi predas ĉefe mezgrandajn hufulojn, kvankam ĝi kaptas aliajn predojn kiaj strutoj. Makul-likaono troviĝas en diversaj nefermitaj habitatoj tra sub-sahara Afriko, kvankam ĝia teritorio ege malpliiĝis. Ĝi bezons grandajn teritoriojn por sia supervivado, faktoro kiu okazigas defiojn por ties konservado.
Ĝi frontas diversajn minacojn por sia supervivado: leonoj, malsanoj, kaj homa aktivado damaĝas la specion. Multaj konservadaj organizoj funkcias por sekurigi la supervivadon de tiu simbola specio.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sillero-Zubiri, C., Hoffmann, M. kaj Macdonald, D.W. (2004) Canids: Foxes, Wolves, Jackals and Dogs: Status Survey and Conservation Action Plan. IUCN/SSC Canid Specialist Group, IUCN, Gland, Switzerland and Cambridge, UK, citita en Arkive: African Wild Dog[rompita ligilo]
- ↑ African Wild Dog Lycaon pictus. National Geographic.
- ↑ Schaller, p. 277
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Nowak, Ronald M; and Paradiso, John L. (1983) Walker's Mammals of the World. 4th ed. Baltimore: Johns Hopkins University Press.
- Schaller, George B.. (1973) Golden Shadows, Flying Hooves. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf, p. 287 es. ISBN 0-394-47243-8.
Kromaj legadoj
[redakti | redakti fonton]- Githiru et al. (2007). African wild dogs (Lycaon pictus) from NE Kenya: Recent records and conservation issues. Zoology Department Research Report. National Museum of Kenya.
- Nowak, Ronald M. (2005). Walker's Carnivores of the World. Baltimore: Johns Hopkins Press. ISBN 0-8018-8032-7
- Wozencraft, W. C. (November 2005). D. E. Wilson and D. M. Reeder (eds), Mammal Species of the World (3a eldono.) Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-8221-4. Bucknell.edu Arkivigite je 2009-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- painteddog.org, Painted Dog Conservation Website
- painteddog.co.uk/, Painted Dog Conservation United Kingdom Website
- African Wild Dog Conservancy
- African Wild Dog Watch
- Wild Dog conservation in Zimbabwe Arkivigite je 2008-04-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Namibia Nature Foundation Wild Dog Project: Conservation of African wild dogs in Namibia Arkivigite je 2007-06-27 per la retarkivo Wayback Machine
- African wild dogs: Wildlife summary. African Wildlife Foundation.
- The Zambian Carnivore Programme
- Save the African wild dog
- Wildentrust.org
- Painted Dog Conservation (conservation organization)
- Photos, videos and information from ARKive Arkivigite je 2010-11-08 per la retarkivo Wayback Machine