Saltu al enhavo

Makula pardiralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makula pardiralo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Pardiralo Pardirallus
Bonaparte, 1856
Specio: Makula pardiralo

Pardirallus maculatus

P. maculatus
Boddaert, 1783
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Makula pardiralo (laŭ la latina scienca nomo Pardirallus maculatus, sed ankaŭ Makula ralo) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi troviĝas en Meksiko, Centrameriko, Karibio, kaj Sudameriko.[1][2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Makulan pardiralon priskribis la franca polimato Georges-Louis Leclerc de Buffon en 1781 en sia Histoire Naturelle des Oiseaux el specimeno kolektita en Franca Gujano.[3] La birdo estis ankaŭ pentrita per mankolorigita plato gravurita de François-Nicolas Martinet en Planches Enluminées D'Histoire Naturelle kiu estis produktita sub superrigardo de Edme-Louis Daubenton por akompani la tekston de Buffon.[4] Nek la plato nek la priskribo de Buffon inkludis sciencan nomon sed en 1783 la nederlanda natursciencisto Pieter Boddaert stampis la duvortan nomon Rallus maculatus en sia katalogo de Planches Enluminées.[5] La Makula pardiralo estas nune metita en la genron Pardirallus kiu estis starigita de la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte en 1856.[6][7] La genronomo kombinas la grekan vorton pardos kun la signifo "leopardo" kun la genron Rallus. La specia epiteto maculatus estas Latino por "makulhava" aŭ "punktohava"[8]

Oni agnoskis jenajn du subspeciojn:[1]

  • P. m. insolitus (Bangs & Peck, 1908)
  • P. m. maculatus (Boddaert, 1783)

La makula pardiralo estas 25 ĝis 28 cm longa kaj pezas 130 ĝis 220 g; inoj estas iomete pli malgrandaj ol maskloj. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ili havas longan verdecan bekon kun ruĝa makulo ĉe la bazo de la mandiblo kaj rozkolorajn krurojn.[9] La junulo havas pli flavecan bekon, brunan irison, ĝenerale pli nepuran, precipe ĉe siaj kruroj kaj piedoj kaj varian plumaron de tri morfoj.[10]

Ambaŭ subspecioj havas nigrecan kapon kun ruĝa okuliriso, nigrajn kaj brunajn suprajn partojn, kaj nigrajn subajn partojn kun blankaj strioj kaj makuloj. La nomiga subspecio P. m. maculatus havas blankajn striojn sur siaj supraj partoj kaj pli mallongan sveltan bekon dum P. m. insolitus havas blankajn makulojn kaj pli grandan bekon.[11][12] La junuloj de ĉi tiuj subspecioj estas identigeblaj pro la griza aŭ blanka pinto en la sablokoloran subvostkovrilon en P.m. maculatus kaj blankapintaj grizaj subvostaj kovriloj en P.m. insolitus.[10]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
  2. HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World kaj BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  3. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1781) “Le râle tacheté de Cayenne”, Histoire Naturelle des Oiseaux 15 (france). De L'Imprimerie Royale.
  4. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “Râle tacheté, de Cayenne”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 8. De L'Imprimerie Royale.
  5. Boddaert, Pieter. (1783) Table des planches enluminéez d'histoire naturelle de M. D'Aubenton : avec les denominations de M.M. de Buffon, Brisson, Edwards, Linnaeus et Latham, precedé d'une notice des principaux ouvrages zoologiques enluminés (france).
  6. (1856) “Excusion dans les divers Musées d'Allemagne, de Hollande et de Belgique (suite)”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences 43, p. 593–601 [599]. 
  7. Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 18a de Julio 2019 .
  8. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n236 236], 292. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  9. Schulenberg, Thomas S.. (2007) Birds of Peru: Revised and Updated Edition. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-13023-1.
  10. 10,0 10,1 Taylor, Barry (2020-03-04), Billerman, Shawn M.; Keeney, Brooke K.; Rodewald, Paul G.; Schulenberg, Thomas S. (eld.), "Spotted Rail (Pardirallus maculatus)", Birds of the World, Cornell Lab of Ornithology, doi:10.2173/bow.sporai.01, alirita en 2024-10-05
  11. Taylor, B. (2020). Spotted Rail (Pardirallus maculatus), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [2] Alirita la 13an de Oktobro, 2022
  12. Parkes, K. C., Kibbe, D. P., & Roth, E. L. (1978). I• SPOTTED RAIL (Pardirallus maculatus). American Birds.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Jobling, James A. (1992). A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0-19-854634-3.
  • Raffaele, Herbert A; Wiley, James; Garrido, Orlando H; Keith, Allan R; Raffaele, Janis I (2003). Field Guide to the Birds of the West Indies. Christopher Helm. ISBN 0-7136-5419-8.
  • Taylor, Barry; van Perlo, Ber (2000). Rails. Pica / Christopher Helm. ISBN 1-873403-59-3.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]