Makulturnico
Makulturnico | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Makulturnico (Turnix ocellatus) estas malgranda specio de birdoj en la familio Turnicedoj. Tiu familio estas speciala en tio ke la inoj estas pli grandaj kaj pli koloraj ol maskloj (kiuj kovas kaj idozorgas) kaj estas poliandriaj. La specio estas endemia de Filipinoj en la insulo Luzono. Ĝi estas grundema specio kun malkutima reprodukta biologio kun invertita seksa dimorfismo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]EBird priskribas tiun birdonspecion kiel "Mezgranda grundema birdo de miksaj habitatoj el malaltaj teroj ĝis montaroj de Luzono. Bruna dorse kun forte markita makuleco, nigraj makuletoj en flugiloj, ruĝecbruna brusto, kaj makuleca kapo. La gorĝo estas nigra ĉe la ino kaj blanka ĉe la masklo. Similaal la Malgranda kaj al la Luzona turnico sed pli granda, kun flavaj kruroj kaj beko. La voĉo estas milda, mallaŭta ululo tipa de turnicoj."[1]
Ili montras seksan dimorfismon laŭ kiu maskloj havas pli blankajn kapojn kaj inoj pli malhelajn kapojn.[2]
Ekologio kaj kutimaro
[redakti | redakti fonton]Oni ne multe konas pri ĝiaj dieto kaj reprodukta kutimaro. Oni supozas, ke ili manĝas herbon, semojn, plantoburĝonojn kaj senvertebrulojn. Oni registris ilin reproduktantajn en februaro ĝis aŭgusto. Inoj estas poliandriaj kaj pariĝas kun multaj maskloj. Nesto estas truo surgrunde kovrita per folioj kaj bastonetoj. La ino demetas 2 ĝis 4 blankajn ovojn kun grizaj aŭ purpuraj makuletoj.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Spotted Buttonquail - eBird (angle). Alirita 2024-08-13 .
- ↑ (2020) “Spotted Buttonquail (Turnix ocellatus), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.spobut2.01.
- ↑ (2020) “Spotted Buttonquail (Turnix ocellatus), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.spobut2.01species_shared.bow.project_name.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|