Makuta VFX
Makuta VFX | ||
---|---|---|
Makuta VFX | ||
negoco vd | ||
Dum | 2010 - nekonata/nuntempe | |
Fondita | Hajderabad, Barato, en 2010 (Fondita de Adel Adili, Pete Draper, R. C. Kamalakannan) | |
Sidejo | Santa Clara, Kalifornio, Usono | |
Estr(ar)o | Dasaradha Gude, Raja Koduri,[1] Adel Adili, Pete Draper | |
Agokampo | Vidaj efikoj, animacio CGI, distro | |
TTT | www | |
Makuta estas barata firmao pri vidaj efikoj kaj filmanimacio kun sidejo en Santa Clara (CA, Usono) kaj filioj en Hajderabado (Barato) kaj Universal City (CA, Usono). La firmao ricevis la prestiĝan nacian filmpremion pro la plej bonaj specialaj efikoj, de la barata registaro, en 2010 kaj en 2012, pro la filmoj Magadheera kaj Eega, respektive.[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]La firmaon fondis Pete Draper, Adel Adili kaj R. C. Kamalakannan en 2010, post la sukceso de sia kunlaboro en Magadheera (2009); la triopo altiris al la firmao privatajn investojn kaj teĥnikajn spertulojn de la distro kaj teĥnologiajn industriojn al la estraro, kiel Dasaradha Gude, Raja Koduri kaj S. S. Rajamouli, kune kun longtempa kunlaboranto, A. V. Dorababu. Rajamouli eliris el la estraro post du kalendaraj jaroj, dum la produktado de Eega kaj Kamalakannan eliris en 2012. Ekde tiam, Draper, Adili kaj Dorababu gvidadis la operaciojn de la studio.
Laboro
[redakti | redakti fonton]Ĝi oferas servon pri vidaj efikoj kapabla de plenumi multajn mendojn, de aktiva sur-filmejo kontrolo de vidaj efikoj ĝis plenaj ciferecaj etendaĵoj, cifereca pentrado de fonoj, altnivela animacio de trajtoj kaj laboro pri efikoj, ĝenerala polurado, filmado de movoj kaj fina kompono. Makuta generis filion nome LiDAR Scanning en 2013 kaj estis la unua studio pri vidaj efikoj en Barato kiu ekproponis ĉi tiun servon kun la uzo de skananta aparataro Faro LiDAR. La studio iĝis lerta pri kreiva edukado en la lando kun ties altrangaj membroj okazigantaj studentajn laborejojn kaj gepatran gvidon.[3]
La firmao provizis vidajn efikojn al kelkaj de la plej grandaj furoraĵoj de la barata kino, kiel Baahubali: The Beginning, Baahubali 2: The Conclusion, 2.0, Saaho, Sye Raa Narasimha Reddy, kaj RRR.
Filmografio
[redakti | redakti fonton]* Indikas «ankoraŭ publikigenda»
Premioj
[redakti | redakti fonton]N. | Ceremonio | Filmo | Kandidatiĝo | Rezulto |
---|---|---|---|---|
1 | 63-aj Naciaj Filmpremioj | Baahubali | Plej bonaj specialaj efikoj | Gajnis |
2 | 60-aj Naciaj Filmpremioj | Eega | Plej bonaj specialaj efikoj | Gajnis |
3 | Premioj CineMAA | Eega | Plej bonaj vidaj efikoj | Gajnis |
4 | 60-aj Premioj Filmfare | Eega | Plej bonaj vidaj efikoj | Gajnis |
5 | 57-aj Naciaj Filmpremioj | Magadheera | Plej bonaj vidaj efikoj | Gajnis |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . The Mastermind Behind The Visual Effects of Ghajini & Baahubali (30 May 2018). Alirita 2019-03-23 .
- ↑ MAGADHEERA Wins Big At National Awards and South Scope Cine Awards!. Arkivita el la originalo je 19 January 2014. Alirita 16 January 2014 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-19. Alirita 2023-03-30 .
- ↑ CTG 2.0 with Mr. Pete Draper | VFX Artist & Director - (en-US). Alirita 2022-07-07 .
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Makuta VFX en la angla Vikipedio.