Malcolm Turnbull
Aspekto
Malcolm Bligh TURNBULL (naskiĝinta la 24-an de oktobro 1954) estas la ĉefministro de Aŭstralio ekde la 14-an de septembro 2015, kiam li fariĝis partiestro de Liberala Partio de Aŭstralio dum li anstataŭigis Tony Abbott. Li ankaŭ estis partiestro antaŭe de 2008 ĝis 2009, sed Tony Abbott anstataŭigis lin je Decembro 2009. Turnbull estas estinta ĵurnalisto, advokato, bankisto kaj risk-kapitalisto.
Malsame al Tony Abbott, Turnbull pensas ke homfarita klimata ŝanĝo estas fakta kaj grava problemo. Li ankaŭ subtenas la samseksajn edzecon kaj edzinecon, dum Abbott oponas tion.
Turnbull estis presbiteriisto sed iĝis romkatoliko. Li estas milionulo.