Saltu al enhavo

Malcolm X

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malcolm X
Persona informo
Malcolm X
Naskonomo Malcolm Little
Naskiĝo 19-an de majo 1925 (1925-05-19)
en Omaha
Morto 21-an de februaro 1965 (1965-02-21) (39-jaraĝa)
en Manhatano
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Ferncliff Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamoNacio de Islamosunaismo vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Malcolm X
Familio
Patro Earl Little (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Louise Little (activist) (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Reginald Little (en) Traduki kaj Ella Little-Collins (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Betty Shabazz (en) Traduki (1958–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Malikah Shabazz (en) Traduki, Gamilah Lumumba Shabazz (en) Traduki, Attallah Shabazz (en) Traduki, Qubilah Shabazz (en) Traduki, Ilyasah Shabazz (en) Traduki, Malaak Shabazz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Malachi Shabazz vd
Okupo politikisto
homrajta aktivulo
politika aktivisto
aŭtobiografo
Muslim minister (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1954–1965 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Malcolm X ([mælkəm ˈɛks], Esperantigite Malkom Eks) (naskita la 19-an de majo 1925; mortinta la 21-an de februaro 1965 en Harlemo (Novjorko)) estis usonano, kiu batalis por civilaj rajtoj. Oni pafmurdis lin dum publika parolo.

Li naskiĝis en 1925 kiel Malcolm LITTLE, en multinfana nigra familio, Omaha, Nebrasko, Usono. Lia patro agadis por la rajtoj de nigruloj.

Pro frua morto de sia patro, li fariĝis al junkrimulo kaj la ŝtataj instancoj metis lin al blanka familio, kie li pasigis siajn plej feliĉajn jarojn. Li eksentis la unuajn rasismajn rifuton en la lernejo fare de siaj blankaj kunlernantoj. Spite al siaj elstaraj mezlernejaj rezultoj, li ne studis plu sed vivtenis sin per hazardaj laboroj.

Post kiam li setlis en Detroit, li laboris kiel kelnero, vendis drogojn kaj varbis klientojn por putinejo en Harlemo. En 1946 kaptis lin la polico kaj oni punis lin per 10-jara mallibero. En la prizono li konatiĝis kun ideoj de ŝajnislama organizo Nacio de Islamo, kies kredanto li iĝis. Li ricevis la nomon Malcolm X fare de la sektanoj.

Laŭ la Nacio de la islamo, la nigruloj estas elektita popolo de Alaĥo kaj la blankuloj estas kreaĵoj de diablo. Li agadis poste por rajtoj de la nigruloj kaj disvastiĝo de la islamo.

Ĉar li estas tro honesta por la korupta organizo, ĝi ekskludis lin en 1964. Tiam Malcolm pilgrimis al Mekka, kie li ekuzis la nomon Malik-el Shabbas. Post reveno, li fondis la organizon „Afro-amerika unuo”, kiu ne rifuzis kunlaboron kun la blankuloj.

Li prelegis la 21-an de februaro 1965 en Harlemo, kie eksplodis fulmobombo kaj iu pafis lin. La identecoj de la murdistoj ne estas konataj ĝis hodiaŭ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]