Malgranda Placo
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Malnova Urbo > La Malgranda Placo < Turismo
Malgranda Placo | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Ĉeĥio | |
Situo | Prago | |
- koordinatoj | 50° 5′ 11″ N, 14° 25′ 10″ O (mapo)50.086414.4194Koordinatoj: 50° 5′ 11″ N, 14° 25′ 10″ O (mapo) | |
Poŝtkodo | 110 00 [+] | |
![]() |
||
Malgranda Placo | ||
![]() |
||
La Malgranda Placo (ĉeĥe Malé náměstí) estas placo en Prago. Ĝi estis, dum mezepoko, foirejo de fruktoj. Je la nordorienta flanko de la placo konserviĝis gotika arkadaro. Speciale interesa estas la angula domo n-ro 4/10, en malfrua renesanco (ĉ. 1600), kun angula balkonaĵo kaj restoj de sgrafitoj sur la fasado. Je la okcidenta flanko staras la Rott-domo n-ro 142/3, novrenesanca (1890) kun riĉe ornamita fronto laŭ desegnoj de Mikoláš Aleš. Centron de la placo okupas bela renesanca fontano kun forĝita krado (1580). Tipe patricia domo estas la "Richter-domo" n-ro 459/11, el la fino de l' 18-a jarcento, kun bela klasikisma portalo el la komenco de l' 19-a jarcento.