Malgranda Sinagogo de Satu Mare
Malgranda Sinagogo de Satu Mare | |||
---|---|---|---|
Situo | |||
Geografia situo | 47° 47′ 27″ N, 22° 52′ 28″ O (mapo)47.790822.8745Koordinatoj: 47° 47′ 27″ N, 22° 52′ 28″ O (mapo) | ||
| |||
La Malgranda Sinagogo aŭ juda preĝdomo en Satu Mare estas historia monumento de la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la iama hungara urbo Szatmárnémeti (nun Satu Mare) la judoj havis resume 28 sinagogojn aŭ preĝdomojn. Gabrielo Bethlen permesis la loĝadon por la judoj ĉi tie en 1623. La unua sinagogo ekfunkciis en 1858. Nun estas videblaj nur 2 sinagogoj en la urbo. La Malgranda Sinagogo konstruiĝis en 1927 jam en rumana urbo Satu Mare, ĉar la apuda Granda Sinagogo (Satu Mare) ne sufiĉis por la judeco. En 1944 germanaj kaj hungaraj faŝistoj deportis la judojn al Aŭŝvico. Post la 2-a mondmilito jam dum dominado de Rumanio iom da judoj elmigris al Palestino. Apud la sinagogo estas ankaŭ memorejo pri la pereintaj judoj de 2004.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa preĝdomo situas sola laŭ la strato. La sekva najbara konstruaĵo estas la Granda Sinagogo. La fasado havas 3 partojn kun unusola enirejo meze. La preĝdomo havas 300 sidlokojn. La muroj estas pentritaj simple.
Inter la sinagogoj memorejo pri la holokaŭsto etendiĝas.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara kaj rumana Vikipedioj