Malgrandflora tamariko
Etoso
Malgrandflora tamariko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La malgrandflora tamariko aŭ printempa tamariko latine Tamarix parviflora estas plantgenro el la genro Tamariko (Tamarix).
Priskribo[redakti | redakti fonton]
La malgranda tamariko estas arbusto aŭ malgranda arbo, kiu atingas altecon de 2 ĝis 6 m. La arboŝelo estas bruna ĝis purpura. La floroj estas kvarnombraj. Ili staras kune en 1,5 ĝis 3 cm longaj spikoj. La sepaloj havas dentaĵojn. La planto floras de aprilo ĝis junio.
Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]
La malgrandfora tamariko kreskas nature en la oriento de la mediteranea regiono. Ĝia hejmregiono estas Slovenio, Kroatio, Albanio, Makedonio, Greklando, Turkio kaj Israelo. La specio kreskas en riverbordoj kaj en marĉoj ĝis alto de 300 metroj.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Düll, Ruprecht, Irene Düll: Taschenlexikon der Mittelmeerflora: ein botanisch-ökologischer Exkursionsbegleiter zu den wichtigsten Arten. Quelle & Meyer, Wiebelsheim. 2007. ISBN 978-3-494-01426-5. paĝo 333.