Saltu al enhavo

Malkovo (Tjumena provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malkovo
(Мальково)
vilaĝo
Malkovo en 2023
vilaĝo
Oficiala nomo: Мальково
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumena distrikto
kampara municipo Malkova kampara municipo
Ŝoseo 71Н-1701
Rivero Turo
Situo Malkovo
 - koordinatoj 57° 07′ 29″ N 65° 51′ 58″ O / 57.12472 °N, 65.86611 °O / 57.12472; 65.86611 (mapo)
Loĝantaro  (2010)
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 625517
ОКТМО 71644445101
OKATO 71244845001
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Malkovo (Tjumena provinco) (Rusio)
Malkovo (Tjumena provinco) (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Malkovo (Tjumena provinco) (Tjumena provinco)
Malkovo (Tjumena provinco) (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Vikimedia Komunejo: Malkovo (Tyumen Oblast)
Map
vdr

Malkovo (ruse Мальково, Malkovo) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Malkova kampara municipo (ruse Мальковское сельское поселение).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Malkovo situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, ĉe rivero Turo, proksimume 10 km for de la suda rando de Tjumeno, je supermara alteco 59 metroj. Ĝi situas norde de la Malnova Tobolska landvojo, inter vilaĝoj Subbotino, Oŝkukovo (kun kiu ĝi fakte kuniĝis) kaj TSN Serebrjanij Bor.

Ĉirkaŭ Malkovo
Oŝkukovo
Malkovo
Subbotino TSN Serebrjanij Bor

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (92%)[1].

Loĝantaro de Malkovo
2002[1] 2010[2] - - - - - - -
1 381 1 585 - - - - - - -

Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 69 kortoj, en kiuj loĝis 213 viroj kaj 217 inoj. Vilaĝanoj kultivis 300 desjatinojn (327,75 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 200 ĉevalojn, 206 bovinojn, 170 ŝafojn, 10 kaprojn kaj 20 porkojn[3]. Lokanoj okupiĝis pri grenkultivado, ĉasado de birdoj kaj aliaj bestoj, fiŝkaptado, faris kribrilojn kaj ŝafajn felojn, vendadis fojnon, lignon kaj viandon, transportis negocistajn varojn. Haveblis preĝejo kun miraklofara ikono de Nikolao de Mira, ĉizita el ligno kaj laŭ legendo mirakle saviĝinta dum incendio. La 9-an de majo tie estis aranĝata kermeso dediĉita al tiu ĉi ikono, al kiu venis pluraj vizitantoj el Tjumeno kaj apudaj vilaĝoj. [4].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Данные Всероссийской переписи населения 2002 года: таблица № 02c. Численность населения и преобладающая национальность по каждому сельскому населённому пункту (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2024-09-05.
  2. Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10.
  3. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 67. 
  4. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 61.