Malkovrinto
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/99/Madeira_Funchal_Kolumbus_5-07.jpg/220px-Madeira_Funchal_Kolumbus_5-07.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9c/Michael_Faraday_-_Project_Gutenberg_eText_13103.jpg/220px-Michael_Faraday_-_Project_Gutenberg_eText_13103.jpg)
Malkovrinto estas persono, kiu observis iun fenomenon kaj pludonis la scion pri ĝi al iu publiko. Povas okazi, ke pluraj malkovrintoj malkovras la saman aferon, ekzemple:
- Antaŭ proksimume 30 000 jaroj la praindianoj malkovris vojon al Ameriko. Ĉiuj poste enmigrontaj grupoj devis denove malkovri vojon.
- Antaŭ proksimume 1 000 jaroj vikingoj kun la esploristo Leifr Eiríksson malkovris Amerikon, sed nur malgranda grupo eksciis pri tio.
- En 1492 Kristoforo Kolumbo malkovris Amerikon.
- En 1507 Amerigo Vespucci malkovris, ke Ameriko estas kontinento.