Mallarĝfolia erioforo
Mallarĝfolia erioforo | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eriophorum angustifolium
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||||||
Specio
| ||||||||||||||||||
Mallarĝfolia erioforo | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Mallarĝfolia erioforo (Eriophorum angustifolium) estas planto el la familio de la Ciperacoj (Cyperaceae). La planto kreskas sur humida, acida grundo, kiel erikejo kaj torfejo. Ĝi formas tie radikaĵojn per helpo de rizomoj. Okulfrapa estas la longa, blanka fruktofloko iom simila al kotono.
La floroj estas tre malgrandaj kaj tial ne frapas la okulojn. Ili estas monoikaj kaj anstataŭ kaliko kaj petalo estas florkrono el brosharoj (transformitaj brakteoj), kiu pliposte elkreskas ĝis longaj blankaj haroj.
La floretoj formas spikojn, kiuj floras de junio ĝis aŭgusto.
La folioj estas malhelverdaj. Iom post iom ili bruniĝas kaj ĉirkaŭ la flortempo ili mortas. Kiam la florsezono finiĝas je la fino de la somero, ekestas novaj folioj.
Mallarĝfolia erioforo enhavas triangulan nukseton, kiu estas ĉirkaŭita de longaj blankaj haroj (la flokoj).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]nederlande specio Arkivigite je 2022-01-18 per la retarkivo Wayback Machine