Mallongbeka cistotoro
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() Mallongbeka cistotoro
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cistothorus platensis (Latham, 1790) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Mallongbeka cistotoro aŭ Mallongbeka troglodito, Cistothorus platensis, estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Mallongbeka marĉotroglodito kaj en Sudameriko kiel Herbotroglodito. Estas ĉirkaŭ 20 diferencaj subspecioj kiuj troviĝas en plej parto de Ameriko. Kelkaj el tiuj formoj povas esti separata specio.
Plenkreskuloj havas brunajn suprajn partojn kun helbrunaj brusto kaj flankoj kaj blankaj gorĝo kaj ventro. La dorso havas palajn striojn. Ili havas malhelajn kronojn kun palaj strioj, nuancan linion superokulan kaj tre mallongan maldikan bekon.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c4/Cistothorus_platensis_elegans_1902.jpg/220px-Cistothorus_platensis_elegans_1902.jpg)
Ties reprodukta habitato estas humidaj herbejoj kaj bordoj de marĉoj en orienta Nordameriko kaj centra Kanado. La nesto estas rondoforma bulko ligata al malalta vegetaĵaro, kun flanka enirejo; ĝi estas kutime tre bone kaŝita. La masklo ofte konstruas kelkajn neuzatajn nestojn en sia teritorio; li povas pikorompi ovojn de aliaj birdoj nestumante najbare.
Tiuj birdoj migras al marbordaj areoj de sudorienta Usono, kaj de la tuta marbordo de la Golfo de Meksiko suden tra orienta Meksiko ĝis plej suda Sudameriko.
Tiuj birdoj manĝas en malalta vegetaĵaro, foje eksaltante por kapti insektojn dumfluge. Ili manĝas ĉefe insektojn, ankaŭ araneojn.
La kanto de la masklo estas vibranta trilado.
La populacio de tiu birdospecio malpliiĝas, eble pro perdo de habitato.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52005, Cistothorus platensis, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Speciinformaro pri Mallongbeka cistotoro – Laboratorio Cornell de Ornitologio
- Informaro kaj Fotoj de Mallongbeka cistotoro - Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo
- Sedge Wren Cistothorus platensis USGS Patuxent Birdidentigejo
- Poŝtmarkoj de la Falklandoj; (inkludas Teritorian Mapon)
- Filmetoj de Mallongbeka cistotoro[rompita ligilo] ĉe Interreta Birdokolekto
- Fotaro de Mallongbeka cistotoro VIREO
- Birdokanto de Mallongbeka cistotoro Arkivigite je 2011-01-06 per la retarkivo Wayback Machine